Mihály Ágoston (elektrinĝeniero)
Mihály Ágoston (elektrinĝeniero) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1929 en Mužlja |
Morto | 17-an de majo 2002 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Jugoslavio Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | elektrika inĝeniero bibliotekisto |
Mihály Ágoston [mihAj Agoŝton], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ágoston Mihály, estis hungara elektrinĝeniero, bibliotekisto.
Mihály Ágoston[1] naskiĝis la 12-an de novembro 1929 en en:Mužlja (nuntempa urboparto de Zrenjanin), li mortis la 17-an de majo 2002 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Ágoston apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li akiris maŝininĝenieran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1954, baldaŭ li kompletigis sian diplomon kun elektrinĝeniera diplomo. Post la diplomo li estis asistanto en la universitato inter 1954–1959, poste li havis postenon en laboratorio (1959–1969), poste en simila alia laboratorio same jardekon. Tiutempe li kreis hungarajn medicinajn elektrajn aparatojn pri diagnozoj, krome li partoprenis en la hungara spacesplora programo. En la 1980-aj jaroj li estis bibliotekestro de tutlanda teknika biblioteko, kie li kreis la hungaran komputilliteraturan datumbazan sistemon. Li partoprenis en establado de Altlernejo Dénes Gábor en 1989. Li edziĝis en 1955, post 2 jaroj filo naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A szakirodalmi információ a vezetés erőforrása. (1983)
- A vállalati információs rendszerekről. (1988)
- Tudni vagy nem tudni! Gondolatok egy nemzeti információpolitikához. (kunaŭtoro, 1989)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare
- file:///D:/Downloads/journalmanager,+Eml%C3%A9kez%C3%A9s+%C3%81goston+Mih%C3%A1lyra.pdf