Mihály Bächer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Bächer
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1924 (1924-07-22)
en Budapeŝto
Morto 6-an de aprilo 1993 (1993-04-06) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patrino Erzsébet Thury
Infano Iván Bächer
Okupo
Okupo pianisto • muzikinstruisto
vdr

Mihály Bächer [mihAj beĥer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bächer Mihály estis hungara pianisto, altlerneja instruisto. Lia avo estis Zoltán Thury, lia filo estis Iván Bächer.

Mihály Bächer [1] naskiĝis la 22-an de julio 1924 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de aprilo 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Bächer aĝis 9, kiam li komencis lerni pianludon. Li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1947. Lia ĉefinstruisto estis Béla Böszörményi-Nagy. Lia debuta koncerto okazis dum la studentaj jaroj en 1946, poste li koncertis en Eŭropo, Japanio, Ĉinio. Li estis membro de la tutlanda filharmonio ĝis 1987. Lia unua muzikdisko estis farita en 1952. Li prezentis verkojn ekzemple de Franz Liszt, Johannes Brahms, Beethoven. Ofte lia muzika akompananto estis Dénes Kovács. Ekde 1962 ĝismorte li ankaŭ instruis en la muzikakademio. Li ricevis premiojn inter 1953-1982.

Elektitaj muzikdiskoj[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig van Beethoven: Sonata for piano (1978)
  • The Instruments Of Classical Music Vol.6-10 (1990)
  • Beethoven: A bécsi klasszicizmus lassú tételekben - 3. (1999)
  • 50 éves a Hungaroton - Zongoraművészek (1951-2001) (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]