Mihály Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Beck
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1929 (1929-11-14)
en Szőreg
Morto 31-an de julio 2017 (2017-07-31) (87-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

Mihály BECK [mihAj bek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beck Mihály estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1979).

Mihály Beck [1] naskiĝis la 14-an de novembro 1929 en Szőreg (nutempa urboparto de Szeged), li mortis la 31-an de julio 2017 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Beck frekventis universitaton en Szeged inter 1948-1952, poste li tuj eklaboris en la universitato. En 1968 li ŝanĝis universitaton kaj li eklaboris en Debrecen, kie li atingis la rangon vicrektoro en 1982, rektoro en 1987. Li faris studvojaĝojn al Danio kaj Usono en la 1960-aj jaroj. Li redaktis diversajn kemiajn revuojn. Ĝis tiam li ricevis diversajn premiojn inter 1964-2016.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Catalysis of Complex Formation Reactions (1960)
  • A kémia története (Historio de kemio) (1969) (kun aliaj)
  • Tudomány – áltudomány (Scienco - falsa scienco) (1977), (1978)
  • Akadémiai kislexikon I–II. (Akademia etleksikono) (1989–1990) (kun aliaj)
  • Than Károly élete és munkássága (Vivo de Károly Than) (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]