Saltu al enhavo

Mihály Csáky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Csáky
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1505 (1505-01-01)
en nekonata valoro
Morto 1-an de majo 1572 (1572-05-01) (67-jaraĝa)
en Alba Iulia
Ŝtataneco Princlando Transilvanio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Mihály Csáky
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

CSÁKY Mihály [pr. ĉa:ki] estis hungara kanceliero en Transilvanujo naskiĝinta en 1505 kaj mortinta en majo 1572.

Csáky estis sendito de departemento Sopron en landkunveno de 1505, adepto ekde sia junaĝo de János Szapolyai, kanoniko de Gyulafehérvár, kancelieria sekretario, poste kanceliero. Li estis la edukanto de János Zsigmond. Post la morto de Georgo Fráter li estis unu el plej influemaj personoj en politiko, reprezentanto de protestantismo. En 1571 li havigis por sia familio la bienojn de la elmortinta familio Czibak en Bihar kaj la fortikaĵon Huszt.

  • Magyar Életrajzi Lexikon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.