Mihály Dávid

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DÁVID Mihály [da'vid] [1] estas hungara aktoro naskita en Felenyed la 29-an de majo 1898 kaj mortinta en Parizo la 5-an de novembro 1965.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Inter 1921 kaj 1930 Mihály Dávid estis ano en Budapeŝto de la Teatro Magyar, en 1931–32 de la Nova Teatro (Budapeŝto), ekde 1936 ĝis 1940 denove de Teatro Magyar. Inter 1945 kaj 1949 li ludis en Nacia Teatro (Budapeŝto), inter 1949 kaj 1953 en Teatro Madách, ekde 1953 ĝis 1956 en la Teatro de Hungara Armeo. En 1956 li elmigris Parizon. Li ankaŭ pentris kaj tradukis.

El liaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Sztyepán (Neumann: Oroszország);
  • Fiákeres (Bíró L.: Sárga liliom);
  • János (Ferenc Molnár: A vörös malom);
  • Feleki (Földes I.: Hivatalnok urak).

El liaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Nem élhetek muzsikaszó nélkül (1935) – Gergő
  • Beszterce ostroma (1948) – majoro
  • Két bors ökröcske (1956) - fortikaĵestro

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.