Saltu al enhavo

Mihály Dénes Katona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Dénes Katona
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de septembro 1782 (nun 1782-09-24)
en  Hungara reĝlando, Habsburga imperio Dercsika
Morto la 9-an de junio 1874
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Sátoraljaújhely
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
monaĥo
botanikisto
ĝardenisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Mihály Dénes Katona [mihAj dEneŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Katona Mihály Dénes estis hungara piarista monaĥo, instruisto. Lia persona nomvarianto estis Dienes [dieneŝ], tio estis lia monaĥa prenita nomo.

Mihály Dénes Katona[1][2] naskiĝis la  24-an de septembro 1782 en Dercsika (Hungara reĝlando, Habsburga imperio, nuntempa Jurová en Slovakio), li mortis la 9-an de junio 1874 en Sátoraljaújhely (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Hungario).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Mihály Dénes Katona frekventis gimnaziojn laŭvice inter 1797-1802 en Pozono, Magyaróvár kaj Tata (Hungario), poste li aliĝis al la piaristoj. La novicado okazis en Trencsén, poste li instruis en Kalocsa kaj Tata (Hungario). En 1805 li monaĥiĝis, poste li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato de Pest en 1808, pli poste studis teologion 2 jarojn en Nitro kaj Szentgyörgy. En 1809 li pastriĝis, inter 1810–1843 li instruis en piaristaj gimnazioj, dum ekde 1830 li estis gimnaziestro, foje monaĥejestro. Liaj emeritaj jaroj okazis en Sátoraljaújhely, kie li estis ĝardenisto en la monaĥeja ĝardeno ekde 1843. Li provizis produkti tropikajn kreskaĵojn, precipe indigujojn kaj melonojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Ode ad nobilissimam auditorum coronam quod se ad audiendas benigne adolescentum responsiones humiliare censuerunt (1805)
  • Propositiones ex historia Ungariae pragmatica quas in lyceo Szegediensi schol. piarum ex institutionibus D. Katona ... (1816)
  • Tentamen publicum, quo de philologia auxiliaribus historiae scientiis, et historia universali aevi antiqui, ex institutionibus D. Katona... (1826)
  • Honi indigó. Föltalálta gyártása szereit és az indiaival egyenlőségét festett remekekkel ... (1839)
  • Növényhonosítás. (1854; 3-a eldonpo: 1864)
  • Európai indigo netovábbja. (1864; 4-a eldono: 1869)
  • Első magyar király Ázsiában. Igaz történetekre alapított hősköltemény. (1874)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]