Mihály Imre Csősz
| Mihály Imre Csősz | |
|---|---|
Mihály Imre Csősz | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | la 1-an de oktobro 1838 en |
| Morto | la 31-an de majo 1916 en |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
| Okupo | |
| Okupo | instruisto teologo monaĥo |
Mihály Imre Csősz [mihAj ĉOs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csősz Mihály Imre estis hungara piarista monaĥo, instruisto.
Mihály Imre Csősz[1][2] naskiĝis la 1-an de oktobro 1838 en Kecskemét, li mortis la 31-an de majo 1916 en Nagybecskerek (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Zrenjanin en Serbio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Imre Csősz maturiĝis en gimnazio en Pest (urbo), dum en 1855 li aliĝis al la piaristoj. La novicado okazis en Vác. En la lernojaro 1858 li instruis en gimnazio de Magyaróvár, poste li doktoriĝis en Reĝa Universitato de Pest en 1863. En la sama jaro li pastriĝis kaj monaĥiĝis. Post tiuj ceremonioj li instruis en gimnazioj de Esztergom kaj urbo Pest, inter 1865–1886 en seminario de Nitro. En la lernojaro 1886 li instruis en Nagybecskerek, poste en Rózsahegy, kie li estis ankaŭ vicmonaĥejestro. De 1894 ĝis sia emeritiĝo en 1911 li instruis en Vác, poste ĝis sia morto li estis vicmonaĥejestro en Nagybecskerek. En lia aktiva periodo dum la someraj paŭzoj li studvojaĝis en Eŭropo, krome li multe kontribuis. Li ricevis reĝan premion en 1878.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Theses ex universa theologia. (1866)
- A kegyes tanítórend nyitrai gymnasiumának története. (1876)
- Nyitra város közművelődési viszonyai. (1885)
- A rózsahegyi gymnasium vázlatos történetéből. (1890)
- A lelki tehetségek kiképzése s a valódi műveltség. (1891)

