Mihály Mőcsényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mihály Mőcsényi [mihAj mOcsEnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mőcsényi Mihály estas hungara arkitekto pri ĝardenoj, profesoro.

Mihály Mőcsényi [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1919 en Mőcsény.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Mőcsényi frekventis gimnazion en Bonyhád, poste ĝardenistan akademion en Budapeŝto, baldaŭe li akiris diplomojn el ekonomio, agrario, konstrutekniko kaj arthistorio. Dum la 2-a mondmilito li estis soldato, tamen li povis plulerni en tiam hungara Universitato Kolozsvár. En 1944 li estis partizano en la nuna Ĉeĥio. Spite tion dum la socialismo li havis akrajn konfliktojn. En 1969 li estis katedrestro, en la sekva jaro li profesoriĝis, fine ankaŭ rektoro. Li dufoje doktoriĝis (1962, 1970), li atingis ankaŭ la sciencan gradon PhD. Li okupiĝas precipe pri konstruado de ĝardenoj. Li estas hungara pioniro de konstruado de la pejzaĝoj. Li ricevis premion Kossuth en 2014, ekde 1988 medalojn kaj premiojn.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Eszterháza fehéren-feketén (1998)
  • Környezetünk és védelme 1. (1999)
  • Királyi és hercegi kertek Magyarországon (Reĝa kaj dukaj ĝardenoj en Hungario), (2001 ankaŭ angle kaj germane)

Fontoj[redakti | redakti fonton]