Mihály Malán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mihály Milán)

MALÁN Mihály (mala:n) estis hungara antropologo naskita en Hungara reĝlando en Zólyom (nuntempa Zvolen en Slovakio) la 16-an de septembro 1900 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de oktobro 1968.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Malán Mihály studis medicinon kaj filologion en Budapeŝto (1918-26), li akiris duoblan doktortitolon. Li direktis la sportan-antropologian laboratorion de Korpkultura Altlernejo de Budapeŝto (1932-40). Li estis profesoro pri antropologio de Universitato Ferenc József de Kluĵo (1940-46), kunlaborinto de la Hungara Nacia Muzeo, resp. de Naturscienca Muzeo de Budapeŝto (1946-58), profesoro pri antropologio de la Universitato de Debrecen ĝis sia pensiiĝo (1967).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a lengyel őstelep neolith-kori lakóinak anthropológiájáról (Bp. 1929);
  • Mindennapi testgyakorlás és testfejlődés (Bp. 1936);
  • A székelyek termete (Múzeumi Füzetek 2-4. Kv. 1944);
  • Az élő magyarság embertani kutatása (Bp. 1947);
  • Ikrek és ikerkutatás (Bp. 1962).

Fontoj[redakti | redakti fonton]