Mihály Takáts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

TAKÁTS Mihály [pr. taka:ĉ] estis hungara kantisto (baritono) naskiĝinta en Nagybánya la 13-an de septembro 1861 kaj mortinta en Keszthely la 20-an de aŭgusto 1913.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Mihály Takáts debutis en 1883 kaj li estis gvidanta baritonulo ĝis sia morto de la Operejo de Budapeŝto. Li estis elstara Wagner-kantisto, kiu ankaŭ en Bayreuth gastrolis. Li aperis ankaŭ kiel kanzonkantisto en 1894.

Roloj[redakti | redakti fonton]

  • Valentin (Gounod: Faust);
  • Rigoletto (Verdi);
  • Don Giovanni (Mozart);
  • Brankovics György (Erkel F.);
  • Wolfram, Biterolf (Wagner: Tannhäuser);
  • Scarpia (Puccini: Tosca);
  • Almaviva gróf (Mozart: Figaro lakodalma);
  • Tiborc (Erkel F.: Bánk bán).

Fonto[redakti | redakti fonton]