Mihály Vörösmarty

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÖRÖSMARTY Mihály (naskiĝis la 1-an de decembro, 1800 Kápolnásnyék, mortis la 19-an de novembro, 1855 Pest (urbo)) estis hungara poeto, redaktoro kaj tradukisto.

Li naskiĝis en malriĉiginta nobela familio, li havis ok gefratojn. Li lernis ekde 1811 Székesfehérvár, ekde 1816 Pest.

Li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy, same Athenaeum (revuo), kie liaj poemoj ofte aperis. Li estis ankaŭ membro de la parlamento kaj de Hungara Scienca Akademio.

Listo de verkoj

  • Csongor és Tünde (teatra ludo) / 1831
  • Szózat ("Proklamo", poemo) / 1836

En Esperanto aperis

Al la espero (kanto)

Pensoj en biblioteko ; La maljuna cigano. En: Tutmonda sonoro / Eldonita de Kálmán Kalocsay ; p.428 - 432, vol. 2

Proklamo ; En la Gutenberg-albumon ; Pensoj en biblioteko ; Antaŭparolo ; La maljuna cigano / Trad.: Kálmán Kalocsay, Ferenc Szilágyi En: Hungara antologio. 1983 ; p.64 - 71

Ilonjo bela / Trad.: Eŭgeno FUCHS. - Szeged: La Hungara Esperantisto, 1919. - 7 p. - (Biblioteko de la "Hungara Esperantisto" ; 1)