Mihály Varga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun Mihály Vargha!


Mihály Varga
Persona informo
Varga Mihály
Naskonomo Varga Mihály
Naskiĝo 26-an de januaro 1965 (1965-01-26) (59-jaraĝa)
en Karcag
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto • Karcagi Nagykun Református Gimnázium Egészségügyi Szakközépiskola és Kollégium vd
Partio Fidesz vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mihály VARGA [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Mihály estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto, profesoro.

Mihály Varga
Mihály Varga

Mihály Varga [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1965 en Karcag.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Varga abiturientis en sia naskiĝurbo en 1983, poste li akiris diplomon en Ekonomia Universitato pri Marx Károly en 1989. Pli frue en 1988 li aliĝis al ĵus fundita nekomunista partio. Post lernado li laboris en diversaj firmaoj. Li estis elektita parlamenta deputito en 1990 (poste li estis parlamentano daŭre ĝis 2018), en tiu periodo li ricevis ankaŭ partiajn postenojn. Inter 1995 kaj 1997 li estis titulara profesoro de Altlernejo de Szolnok. Inter 1998 kaj 2000 li estis subministro, en 2002 ministro pri financo en Unua Kabineto Orbán. Li denove estis subministro inter 2010-2012, poste senpostena ministro pri internaciaj financoj, fine ministro en la Dua Kabineto Orbán. Li same estas ministro en la Tria Kabineto Orbán. Li havas edzinon, kiu naskis 4 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]