Mijazaŭa Kenĝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mijazaŭa Kenĝi
Persona informo
宮沢賢治
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1896 (1896-08-27)
en Hanamakikawaguchi
Morto 21-an de septembro 1933 (1933-09-21) (37-jaraĝa)
en Hanamaki
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Religio Niĉiren-Ŝu vd
Etno japanoj vd
Lingvoj Esperantojapana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Q11581418 • Morioka First High School vd
Familio
Patro Masajirō Miyazawa vd
Gefratoj Seiroku Miyazawa • Toshi Miyazawa vd
Parencoj Kaneko Shichirobei vd
Profesio
Okupo poeto • romanisto • verkistoinstruistoesperantisto • agronomo • verkisto de porinfana literaturo • prozisto • pedagogo vd
Laborkampo poezio • literaturo por infanoj kaj junuloj vd
Aktiva dum 1918–1933 vd
Verkado
Verkoj Nokto de la Galaksia Fervojo ❦
Kaze no Matasaburō ❦
Q11339294 ❦
The Life of Guskō Budori ❦
The Acorns and Wildcat ❦
Wolf Forest and Basket Forest, Robber Forest ❦
The Restaurant of Many Orders ❦
Q11567194 ❦
The 4th of Narcissus Month ❦
Q11516018 ❦
Q11677281 ❦
Q11634411 ❦
The Nighthawk Star ❦
Q11293841 ❦
Q11333743 ❦
Q11318693 ❦
Q11299943 ❦
Q11659917 ❦
Q11280526 ❦
Q11307097 ❦
Q11292050 ❦
Q11063447 ❦
Q11571980 ❦
Q11330548 ❦
Q10927854 ❦
Q11541309 ❦
Q11625320 ❦
The Bears of Mt. Nametoko ❦
Q11401378 ❦
Gauche the Cellist ❦
Saru no Koshikake ❦
Q17209720 ❦
Haru to Shura ❦
Ame ni mo Makezu ❦
Hoshi Meguri no Uta vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MIJAZAŬA Kenĝi (ankaŭ Miyazawa Kenzi, japane: 宮沢 賢治 aŭ 宮澤 賢治 [Mijazaŭa Kenĝi], 27-a de aŭgusto 189621-a de septembro 1933) estis poemisto kaj verkisto de fabeloj pro infanoj en la malfrua Taiŝo- kaj la frua Ŝova-epokoj. Li ankaŭ estis vegetarano, violonĉelisto, pia budhisto, utopia socia aktivisto, kaj esperantisto. Hobie li estis pentristo, muzikisto kaj mineralogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Hanamaki en Hienuki, en la gubernio Iŭate. Post studado ĉe Alta Lernejo de Agronomio kaj Forstokulturo en Morioka (nun Universitato de Iŭate, ĉe Agronomia Fakultato), li verkadis instruante kiel asistanto ĉe la profesoro en lernejo pri agronomio.

Poste li eksiĝis kaj inkliniĝis al verkado. En lia vivanteco, nur unu poemaro Haru to Syura kaj unu fabelaro estis eldonitaj, sed postmorte, pli da poemaroj kaj fabelaroj estis eldonitaj, kaj li fariĝis ŝatata poeto-fabelisto inter japanoj. Li ankaŭ eklernis Esperanton, kaj tradukis kelkaj de liaj verkoj al la lingvo. Oni trovis tiun manuskriptojn post lia morto.

Li amis sian hejmlokon, kaj la scenoj de liaj verkoj ofte estas en la fikcia loko IhatovIhatovo, kiu devenis de Iŭate. Tiu aldono de '-o' al la fikcia loknomo kredeble estas influo de esperanta finaĵo de substantivo.

Spirito de liaj verkoj: Mijazaŭa, kiu estis budhisto, sentis, ke ĉiuj vivantaĵoj estas kiel fratoj, kaj ke maleblas al personoj atingi veran feliĉon ĝis tiam ili ne pricelas tiom egale la feliĉon de ĉiuj kaj ĉiaj aliaj vivantaĵoj samtempe. Je Mijazaŭa tio ne estis nur ideo: dum li vagis sur montetoj kaj kampoj, li ofte forgesis sin tute en kontempli al bestoj, plantoj, ŝtonoj, vento, nuboj, ĉielarkoj, steloj. li trovis ĝojon simpatiante je la natura mondo. Tial liaj historioj estas plenaj per ĉiaj estaĵoj, kiuj rilatas nature kaj frate.

Li mortis pro la pulma inflamo kaj tuberkulozo kiel 37-jaraĝa.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Lin interesis Esperanto. Laŭ Jouko Lindstedt, li interesigis pri Esperanto tra renkonto kun finnlanda esperantisto, esploristo, sciencisto kaj diplomato en Japanio, Gustaf John Ramstedt, kaj laŭ Sibayama Zyun'iti, li eklernis ĝin en 1926, sed li neniam atingis altan lingvan nivelon.[1][2][3]

Li provis traduki kelkajn el siaj verkoj en Esperanto,[4] kiu oni publikigis longe post lia morto, en 1953.[2] Li cetere uzis en sia verko multajn vortojn influitajn de Esperanto – kiel la o-sufikso en ”Ihatovo” (kune kun ”Ihatov” nomo de ofta fikcia loko en liaj verkoj). Post lia morto liaj verkoj estis tradukitaj en Esperanton interalie de Konisi Gaku.

En la jaro 2014 en la populara japana film-serio Sakura – jiken o kiku onna, en la 3-a ero de tiu filmserio estis referencoj al Mijazaŭa kaj al Esperanto.[5]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Mijazaŭa Kenĝi » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»