Miyoshi Etsuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mijoŝi Ecuo)
Etsuo Miyoshi
Persona informo
Naskiĝo la 16-an de decembro 1939
en Japanio Higashikagawa, Japanio
Lingvoj Esperantojapana
Nacieco japano
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantistoentreprenisto • fabricator
Esperanto
Esperantistiĝis en 1995
vdr

Etsuo MIYOSHI (japane 鋭郎 三好, [ecuo mijoŝi]; naskiĝis la 16-an de decembro 1939) estas japana Esperantisto kaj honora prezidanto de la firmao Swany[1], kiu produktas gantojn, valizojn kaj ekde 2012 ankaŭ rulseĝojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1996 li kreis la bastonvalizon Walkin’Bag kaj pro ĝia surmerkatigo, la registaro premiis lin en 2007. Miyoshi havas gambon damaĝitan de poliomjelito kaj elpensis Walkin’Bag por plenumi bezonojn kiujn li mem spertis dum komercaj vojaĝoj.[2]

Li eklernis Esperanton en 1995 kaj tuj post tio (ĝis 2011) li decidis finance subteni la Esperanto-movadon per la kreo de Subvencio Cigno, kiu en postaj jaroj estis transformita al Fondumo Cigno.

Li estas prezidanto de la Higaŝikagaŭa Esperanto-Asocio ekde ĝia fondiĝo en 1995.

Inter 2002 kaj 2010 li aperigis 23-foje tutpaĝajn anoncojn en diversaj ĵurnaloj de la Eŭropa Unio, ĉefe en la franca Le Monde. Pro tia agado, en 2007 li estis honorita de Japana Esperanto-Instituto per la atribuo de la premio Ossaka Kenji.

Estante aktiva en Oomoto, li estas unu el la direktoroj de Esperanto-Populariga Asocio (EPA).

En 2001 li fariĝis direktoro de la Monda Federalista Movado (Mondfederaciistoj).

Ekde 2009 li prezidas la Novan Turisman Asocion de Higaŝikagaŭa kaj lanĉis ene de ĝi la tre sukcesajn pupekspoziciojn okazantaj en oktobro ĉiujare, kiam estas montrataj pupoj de diversaj regionoj de la mondo kiuj portas tradiciajn vestaĵojn [3], [4].

La 15-an de decembro 2011 Miyoshi kreis la Fondumon Cigno, kiu premias Esperanto-asocion en Eŭropa Unio kiu faris la plej bonan informagadon pri Esperanto.

La 17-an de oktobro en 2012 li organizis la simpozion (kaj ekspozicion) "125 jaroj de Esperanto" ĉe la pola parlamento en kunlaboro kun EDE-Pollando[5][6].

Li vicprezidas la Asocion de Infana Kabuko (2020).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

De 2007 li estas honora membro de Eŭropa Esperanto-Unio[7]. Depost la jaro 2012 li estas honora membro de la Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando)[8].

En 2011 pro lia laboro por Esperanto kaj la diskonigo de la pola kulturo li ricevis en Malbork la Kavaliran Krucon de la Ordeno de Merito de la Pola Respubliko - la enmanigon faris la pomeria vojevodo Roman Zaborowski [9] [10] [11] [12].

La 6-an de majo 2012 en la palaco de familio Sierakowski en Sopot (Pollando) per la medalo de Johano Hevelio li estis honorita fare de Membro de Eŭropa Parlamento Jan Kozłowski kaj Senatano Edmund Wittbrodt.

La 9-an de majo 2012 la vicprezidanto de la pola senato Jan Wyrowiński, honorigis lin per la prestiĝa Senata Medalo[13].

En 2013 li estis deklarita Glora Membro de Oomoto.

En 2013 li ricevis de la Japana Imperiestro la Ordenon de la Leviĝanta Suno pro la kreado de la bastonvalizo Walkin'Bag.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.