Mikael Niemi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikael Niemi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1959 (1959-08-13) (64-jaraĝa)
en Pajala
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Profesio
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto • poeto vd
Laborkampo prozopoezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mikael NIEMI (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1959 en Pajala) estas verkisto kaj instruisto en la sveda malplimulta regiono de Tornio, provinco Norrbottens län, Svedio. Kun avino same/lapona kaj patro finna-sveda de la Valo de Tornio, li havas siajn radikojn en du kulturoj, kiuj konsistigas fonto de forto kaj inspiro[1][2][3].

"Populärmusik från Vittula"[redakti | redakti fonton]

Lia plej fama verko estas la romano Populärmusik från Vittula (populara muziko el Vittula) en kiu la protagonistoj parolas Esperanton kiel sekretan lingvon. Reza Bagher, irandevena sveda filmreĝisoro, faris en 2004 samtitolan filmon (anglalingva titolo estas 'Popular Music'[4]) por kiu oni en Svedio preferis varbi kiel amrakonto inter knabo kaj knabino sed kiu fakte traktas la temon de la enmigrado pere de migranto mem (Mikael Niemi)[5].

Esperanto en "Populärmusik från Vittula"[redakti | redakti fonton]

Vizitanta afrika pastro klopodas komuniki en preĝejo eĉ provante Esperanton… silenta knabo de norda forgesita vilaĝo subite ekparolas en Esperanto. La interpretistino de la fora afrika gasto subite malsaniĝas. En la preĝejo neniu scias aliajn lingvojn, sed fine la gasto provas per Esperanto. Tiam Niila sin anoncas. Li estas la savanto, same esperanto. [6][7].

La situacio en kiu Niila lernas Esperanton estas pli klara en la filmo ol en la libro. La Verda Filmejo ofertas priskribon, bildojn, antaŭfilmeton kaj subtekstojn de la filmo en Esperanto. Ĝi ankaŭ informas pri la kunlaboro de esperantistoj en la filmoprojekto[8].

Premioj[redakti | redakti fonton]

Mikael Niemi gajnis la premion "Aŭgusto" en 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mikael Niemi, Norstedts
  2. Mikael Niemi, Författarcentrum
  3. Mikael Niemi Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine, Norrbottensförfattare.se
  4. Noto : konata distribuisto en Svedio estas Memphis kiu ne distribuas la filmon. Pro manko de mono la sendependa filmisto ne trovis distribuiston.
  5. (franca) Intervjuo kun Reza Parsa, Vimeopro, konsultita la 12-an de decembro 2017.
  6. Anna Ritamäki, "Esperanto en finna filmo! Popularmuziko de Vittula: Esperanto plenumas sian rolon ankaŭ en la filmo", revuo “Esperantolehti”, n-ro 1/2005
  7. Kovrilpaĝo dediĉita al M. Niemi kaj la koncerna ĉapitro en Esperanto aperis en Literatura Foiro numero 290, decembro 2017.
  8. La Verda Filmejo, Popularmuziko de Vittula - pri la kunlaboro de Esperantistoj al la filmo.