Mikaelo Lineckij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikaelo Lineckij
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1945 (1945-08-14) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoukrainarusa
Ŝtataneco Ukrainio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Mikaelo respektive Miĥajlo LINECKIJ (ukraine per cirila alfabeto ukraine Михайло Лінецький, plennome Михайло Якович Лінецький resp. Miĥajlo Jakoviĉ Lineckij, naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1945) estas ukraina esperantisto, kiu junaĝe ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1960-aj jaroj, kadre de la tiam burĝonanta asocio SEJM, kaj kun multaj aliaj helpis prepari la terenon por fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en 1980. En 2010 - 2011 li estis la prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio kaj krome multajn jarojn estas estrarano, ekzemple en 2023 vic-prezidanto kaj redaktoro de la bulteno «Helianto».

Krome li estis la fondinto kaj estro de la Kieva Esperanto-klubo "Kare" («Каре»), multjara Esperanto-instruisto en la liceo Valerij Molĉanov n-ro 38 kaj ankoraŭ en pluraj pliaj kulturaj organizaĵoj ne-rekte kontribuis al la Esperanto-movado: interalie li oficis kiel estro de Unio por Subteno kaj Protekto de Ukraina Kulturo "Espero", estis reprezentanto de Internacia Junulara Kreiva Asocio "GAUDEAMUS" en rilatoj kun UEA, krome ĉefkonsilisto de la internacia organiza komitato de la Monda Karavano "Interkulturo" pri rilatoj kun la lingvaj kaj kulturaj komisionoj de la Eŭropa Parlamento kaj Unesko, membris en la bonfara kultura kaj eduka fondaĵo "Ĉe la Voko de la Koro" («По Зову Сердца») kaj aldone kunordiganto de la internacia movado "Apoge al naciaj lingvoj kaj kulturoj" («В підтримку національних мов та культур»).

Laŭ la stato de 2023 li loĝas en Ĥajfo, Israelo.[1]

Verkaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Lernolibro "La Ora Libro de ESPERANTO" Підручник «Золотая книга ESPERANTO» (formato A5, 160 paĝoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ indiko de li en lia persona paĝo en la retejo facebook (vidita fine de januaro 2023)