Mikajel Ĉamĉjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉamĉjan

Mikajel Ĉamĉjan (armene: Միքայէլ Չամչեան, transkribita internacie kiel Mikayel Chamchian) n. la 4-an de decembro 1738, m. la 30-an de novembro 1823, estis armena meĥitarista monaĥo kaj historiisto. Li estas plej konata pro la verkado de ampleksa kaj influa historio pri Armenio en tri volumoj, kiuj retenis ĝian uzon kiel referenclaboro por akademiuloj laborantaj en la kampo de Armenaj Studoj dum pli ol jarcento.

Ĉamĉjan naskiĝis en Konstantinopolo kaj trejniĝis kiel juvelisto fare de la imperia juvelisto Mikajel Ĉelebi Duzjan. Li eniris la meĥitaran kongregacion en Venecio en 1762.

En 1774 li iĝis instruisto de la armena lingvo en la monaĥejo. En 1779 li verlas la Kerakanutiun Haykazian Lezvi (Քերականութիւն Հայկազեան լեզուի, Gramatiko de la Armena Lingvo). En 1784 li finis sian verkon "Patmutiun Hayots i Skzbane Ashkharhi Minchev tsam diarn" (Պատմութիւն Հայոց, Armena historio ekde la mondkomenco ĝis 1784). La verko ekigis la romantikan armenan naciismon.

Ĉamĉjan disponigis kronologion por la armenaj patriarkoj (kiel metite malsupren fare de Moseo de Ĥoreno en lia Historio de Armenio ), datrilatante la batalon de Hajko kun Beluso, kaj tiel la formadon de la armena popolo, al la 11-a de aŭgusto, 2492 a.K. Li ankaŭ estas la fonto por la tradicie akceptita dato por la fundamento de oficiala kristanigo de Armenio en 301 p.K.

En 1795 li estis sendita al Konstantinopolo por iĝi meĥitara reprezentanto.