Mike Eman
Mike Eman | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Mike Eman | |||||
Naskiĝo | 1-an de septembro 1961 (63-jaraĝa) en Oranjestado | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Kuracao ![]() | ||||
Partio | Aruba Popola Partio ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Shon A Eman (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Henny Eman ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michiel "Mike" Godfried EMAN (naskita la 1an de septembro 1961 en Oranjestado) estas aruba politikisto por la Aruba Popola Partio (Partido di Pueblo Arubano). Li estis Ĉefministro de Arubo de la 30-a de oktobro 2009 ĝis la 17-a de novembro 2017.
Eman venas de politike engaĝita familio. Lia frato, Henny Eman, estis la unua ĉefministro de Arubo post kiam la lando akiris apartan statuson en 1986. Lia avo, kiu ankaŭ estas konata kiel Henny Eman, fondis la Aruban Popolan Partion. La partio estas Kristandemokrata.
Eman studis juron ĉe la Universitato de Nederlandaj Antiloj kaj poste laboris kiel notario kaj komercisto. Li estis grave implikita en politiko ekde 2001, kiam li estis elektita al la parlamento, De Staten van Aruba, kaj elektita vicgvidanto de la Aruba Popola Partio. Li ankaŭ iĝis parlamenta gvidanto kaj tiel opoziciestro en parlamento. En 2003, li transprenis la postenon de partiestro [1].
La unua registaro de Mike Eman estis ĵurkonfirmita la 30-an de oktobro 2009. Post la decida venko de lia partio en la elektoj de 2013, la dua registaro estis ĵurkonfirmita la 30-an de oktobro 2013 [2].
Sekvante la rezultojn de la parlamentaj elektoj en 2017, la partio de Mike Eman perdis sian plimulton en la Aruba Parlamento. Mike Eman poste anoncis ke li eksiĝos kiel partiestro kaj ne okupos sidlokon en la venonta parlamento [3][4].
Li estis sukcedita la 17an de novembro 2017 fare de Evelyn Wever-Croes.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ - CV Mike Eman Englishv 2.pdf. Harvard Kennedy School Retrieved 2013-12-17
- ↑ Kabinet Mike Eman II beëdigd (Dutch). Government of Aruba. Arkivita el la originalo je 2016-11-09. Alirita 2016-11-09 .
- ↑ Aruba krijgt coalitie, Eman stapt uit de politiek (Dutch). Caribisch Netwerk NTR (2017-09-23). Arkivita el la originalo je 2017-10-08.
- ↑ Ariën Rasmijn (2017-09-26) MEP en POR willen stabiel Arubaans kabinet. Caribisch Netwerk NTR. Arkivita el la originalo je 2017-10-08.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- www.mikeeman.com (en la papiamenta)