Mikkel Bjørn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mikkel Bjørn Sørensen)
Mikkel Bjørn
Persona informo
Naskiĝo 19-a de oktobro 1995
en Juelsminde, Danio
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Partio Nye Borgerlige (Nova Dekstro)
Profesio
Okupo lernejinstruisto
En TTT https://mikkelbjorn.dk/
Membro de la Folketing
Dum 1-a de novembro 2021 – Nun
Ĉefkandidato por Nova Dekstro
Dum 21-an de aprilo 2021 – nun
Nacia gvidanto por Junularo de Nova Dekstro
Dum 8-a de oktobro 201216-a de oktobro 2021
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mikkel Bjørn SØRENSEN (naskiĝis la 19-an de oktobro 1995) estas dana instruisto kiu de oktobro 2016 ĝis oktobro 2021 estis la unua oficiala nacia gvidanto por la dana junularpartio, nome Junularo de Nova Dekstro (dane Nye Borgerliges Ungdom).[1] En aprilo 2022, li iĝis la ĉefkandidato de Nova Dekstro (dane Nye Borgerlige) por la dana parlamento (Folketinget) el Fueno[2][3] post esti antaŭe nomumita en la municipelekto de 2017 en la municipo Vejle kaj la parlamentelekto 2019 en elektodistrikto de Sudjutlando. Ĉe la parlamenta elekto de 2022 li estis elektita membro de la Folketing.[4] Li nuntempe vivas en Nyborg sur Fueno.[5]

Tempo en junularpolitiko[redakti | redakti fonton]

Konservativa Junularo[redakti | redakti fonton]

Mikkel Bjørn komencis en Konservativa Junularo (dane Konservativ Ungdom (KU), junulara asocio de la konservativa partio Det Konservative Folkeparti), kie li iĝis loka gvidanto por KU en Vejle. Li apartenis al la nacia konservativa blanka branĉo en la junularpartio. En 2016 li estis kune kun du aliaj membroj eksigitaj de la partio, supozeble post kiam ili en fermita Facebook-grupo estis indikintaj ke ili ne deziris voĉdoni por La Konservativa Popolpartio, kio estis konsiderita mallojala.[6] La jarkongreso de KU voĉdonis ĉirkaŭ 140 por kaj 112 kontraŭ la eksigo.[7]

Junularo de Nova Dekstro[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2016, Mikkel Bjørn estis elektita kiel la unua gvidanto de Junularo de Nova Dekstro. En oktobro 2021, li estis postsekvita de Malte Larsen.[8]

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Ĉe la municipelekto 2017 kandidatiĝis por Nova Dekstro en municipo Vejle, kie li atingis 33 voĉojn personajn.[9] Ĉe la parlamentelekto 2019 li kandidatiĝis en elektodistrikto de Sudjutlando kaj akiris 46 voĉojn personajn.[10] En aprilo 2022, li estis elektita kiel la ĉefkandidato de la partio en elektodistrikto de Fueno por la venonta parlamentelekto.[11] Ĉe la parlamenta balotado en 2022 li estis elektita membro de la Folketing kun 888 personaj voĉoj.[12] De lia elekto ĝis parlamento li havas funkciis (has served en la angla. Bonvolu helpi pri gramatiko) kiel Vicprezidanto (næstformand) por la parlamenta grupo de la Nye Borgerlige.

Aferoj de parolado[redakti | redakti fonton]

Mikkel Bjørn nuntempe tenas la sekvajn proparoladojn por sia partio en parlamento (ĝisdatigita decembro 2022):[13]

  • Proparolanto pri infanoj
  • Proparolanto pri kulturaj aferoj
  • Proparolanto pri ekleziaj aferoj
  • Proparolanto pri edukado
  • Proparolanto pri supera edukado
  • Proparolanto pri juraj aferoj
  • Proparolanto en amaskomunikilaro
  • Proparolanto pri asimilado
  • Proparolanto pri nordia kunlaboro
  • Proparolanto pri esplorado

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nye Borgerliges Ungdom. Vores historie. Alirita la 9-an de aprilo de 2021.
  2. Nye Borgerlige. Mikkel Bjørn Sørensen Arkivigite je 2022-06-03 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita la 21-an de aprilo de 2021.
  3. Uenighed om Fynsk spidskandidat til Folketinget førte til opbrud i Nye Borgerlige. Artikel på Kjerteminde Avis' hjemmeside 17. april 2022.
  4. Hvem er valgt? Se valgte kandidater og personlige stemmer | DR (da-dk). Alirita 2022-11-02.
  5. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj arkivurl kaj arkivdato estu ambaŭ precizigitaj aŭ ambaŭ nemenciitaj Mikkel Bjørn (NB). Arkivita el la originalo je 26 October 2022.
  6. K. Villemoes, Søren, "Borgerlig bitchfighting", Weekendavisen, la 9-an de oktobro de 2016.
  7. Sørensen, Mikkel Bjørn, "Min svanesang – og KU’s", Årsskriftet Critique, la 21-an de marto de 2016.
  8. Nye Borgerliges Ungdom. Vores historie. Alirita la 9-an de aprilo de 2021.
  9. Kommunalvalg d. 21a de novembro 2017. KMD 23a de novembro 2017.
  10. Folketingsvalg onsdag 5. juni 2019. Danmarks Statistik 12a de junio 2019.
  11. Uenighed om Fynsk spidskandidat til Folketinget førte til opbrud i Nye Borgerlige. Artikel på Kjerteminde Avis' hjemmeside 17a de aprilo 2022.
  12. Hvem er valgt? Se valgte kandidater og personlige stemmer | DR (da-dk). Alirita 2022-12-26.
  13. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj arkivurl kaj arkivdato estu ambaŭ precizigitaj aŭ ambaŭ nemenciitaj Mikkel Bjørn (NB). Arkivita el la originalo je 26 October 2022.