Miklós Ajtai (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Miklós Ajtai [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ajtai Miklós estis hungara kemiisto, politikisto. Lia filo estas Miklós Ajtai (matematikisto).

Miklós Ajtai [1] naskiĝis la 19-an de majo 1914 en Rákosliget. Li mortis la 14-an de februaro 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Ajtai akiris diplomon pri kemio en 1938 en Universitato de Budapeŝto, poste li laboris en kemia uzino. Li aliĝis al la komunistoj en 1944. Post la 2-a mondmilito li havis signifajn postenojn (ofte en ministerio), ekde 1949 li estis subministro. Inter 1955 kaj 1967 li laboris en Tutlanda Planada Oficejo (ekde 1961 en rango ministro), poste li estis vicĉefministro ĝis 1974.

Fontoj[redakti | redakti fonton]