Miklós Bauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Bauer
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1929 (1929-12-08) (94-jaraĝa)
en Pápa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Medical University of Pécs • Türr István Gimnázium és Kollégium
Okupo
Okupo kuracisto • otorinolaringologo
vdr

Miklós Bauer [miklOŝ baŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bauer Miklós estas hungara kuracisto, profesoro, otorinolaringologo.

Miklós Bauer [1][rompita ligilo] naskiĝis la 8-an de decembro 1929 en Pápa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Bauer frekventis benediktanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Pécs en 1954. Pli frue jam ekde 1950 li laboris en la fiziologia instituto, post la diplomo li instruis en la universitato. Ekde 1955 li laboras en la otorinolaringologia kliniko. En 1957 li akiris otorinolaringologian fakdiplomon, en 1969 li atingis la rangon docento. En 1967 li kandidatiĝis, en 1989 li doktoriĝis (DSc). En 1972 li studvojaĝis al Britio. Inter 1974 kaj 1994 li estis klinikestro. Ekde 1999 li laboras kiel emerita profesoro. Li ricevis premiojn inter 1980-2005. Li estis la sola, kiu estis rektoro trifoje (1985-1991, 1995-1997).

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Halló- és látókérgi kiváltott potenciálok változásai időleges kapcsolat kiépülésekor (1961) - libro kun Endre Grastyán
  • Fül-orr-gégészeti propedeutica (1979)
  • Nem integrált klinikai orvostan bázis-anyagai : Fül-orr-gégészeti propedeutica (1982)
  • Fül-orr-gégészet, fej-nyak sebészet (1999) - libro
  • Tympanoplastica : a PTE ÁOK Fül-Orr-Gégeklinikájának "Fülészeti Microchirurgiai Cursusok" előadásai angle: Tympanoplasty : lecture on the otologic microsurgical courses (2003) - prelegoj
  • Expression of NFkB1, GADD45A and JNK1 in Salivary Gland Carcinomas of Different Histotypes (2013) - kun aliaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]