Miklós Boskovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Boskovits
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1935 (1935-07-26)
en Budapeŝto
Morto 19-an de decembro 2011 (2011-12-19) (76-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj hungaraitala
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arthistoriisto
vdr

Miklós BOSKOVITS [miklOŝ boŝkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boskovits Miklós, (naskiĝis la 26-an de julio 1935 en Budapeŝto, Hungario, mortis la 19-an de decembro 2011 en Florenco, Italio[1]) estis hungara arthistoriisto, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1998). Oni taksas lin inter la plej gravaj fakuloj de mezepoka arto, speciale itala kaj, precipe, Toskanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Boskovits frekventis universitaton en Budapeŝto, baldaŭe li eklaboris en ELTE. En 1968 li forlasis Hungarion kaj li migris al Italio sen mono. Inter 1970-1972 li havis stipendion de Universitato Harvard. Ekde 1977 li ekinstruis en diversaj italaj universitatoj (Cosenza, Milano, Florenco). Li ĉefe okupiĝis pri renesanco itala. Li ricevis italan premion en 1985.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Sandro Botticelli 1963
  • Pittura fiorentina alla vigilia del Rinascimento 1975
  • The fourteenth century (La 14-a jarcento) 1984
  • Italian paintings of the fifteenth century (Italaj pentraĵoj el la 15-a jarcento) 2003

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boskovits Miklós (hungare). MTA - Magyar Tudományos Akadémia. Alirita 2013-02-05.

Fontoj[redakti | redakti fonton]