Miklós Fejér

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FEJÉR Miklós estis rumania hungara instruisto pri la hungara kaj franca lingvoj, lernolibroredaktoro. Li naskiĝis en Zabola la 30-an de novembro 1913 kaj mortis en Sfântu Gheorghe la 8-an de majo 2002.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Fejér lernis en katolikaj gimnazioj de Târgu Secuiesc, Miercurea Ciuc kaj Brassó. Li havigis diplomon de instruisto pri hungara-franca lingvoj en Kluĵo en 1938. Li instruis en Braŝovo, Odorheiu Secuiesc, Gheorgheni, ekde 1942 en Kolozsvár. Li revenis el militkaptiteco en oktobro de 1948 kaj li instruis denove en Kluĵo. En 1951 li elaboris la instruprogramon por la instruado de hungara lingvo kaj literaturo de 1-7-aj klasoj. Li redaktis kune kun Ferenc Gazda kaj Jenő Nagy, pli poste kune kun Katalin Lengyel Bartosné hungargramatikan lernolibron, kune kun János Jócsák la hungaran legolibron por la klasoj 5-8-aj (1954–58). En 1956 kun Gyula Csehi kaj János Jócsák verkis lernolibron titolita Irodalomelméleti alapfogalmak (Literaturteoriaj nocioj) por liceoj, en 1956–57 kun Jócsák János kaj Erzsébet Székely redaktis la Magyar irodalomtörténet (Hungara literaturhistorio) kaj Irodalmi szöveggyűjtemény (Literatura krestomatio). La aŭtoritatoj komunistaj konsideris lin naciisto kaj maldungis lin ekde septembro 1958. La 1-an de aprilo 1959 oni arestis lin, sed en oktobro de 1959 lasis lin libera. Nur ekde 1965 li povis denove instrui en Suceagu ĝis sia pensiuliĝo en 1975. Li partoprenis la redaktadon de Romániai Magyar Irodalmi Lexikon. Li estis kunlaboranto ankaŭ de Encyclopedia Hungarica redaktita en Kanado.