Miklós Hajmássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Hajmássy
Miklós Hajmássy 1929
Miklós Hajmássy 1929
Persona informo
Naskonomo Hagymássy Miklós
Naskiĝo la  2-an de julio 1900(nun 1900-07-02)
en Hungario Zalaegerszeg (Hungario)
Morto la 1-an de marto 1990
en Argentino Bonaero (Argentino)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Miklós Hajmássy [miklOŝ hajmAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajmássy Miklós estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Hagymássy [hadjmAŝi].

Miklós Hajmássy (dekstre)

Miklós Hajmássy [1] naskiĝis la 2-an de julio 1900 en Zalaegerszeg, li mortis la 1-an de marto 1990 en Bonaero (Argentino).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Hajmássy frekventis armean mezlernejon en Pécs, poste li akiris agrikulturan diplomon en Georgikon. Li eklaboris en bieno de Nagymágocs, fine li lernis aktoradon de privata lernejo de Kálmán Rózsahegyi. Li komencis sian aktoran karieron en 1926 en Nacia Teatro (Szeged). Inter 1927 kaj 1933 li apartenis al Gaja Teatro, poste al Operetoteatro (Budapeŝto), en 1935 al Vieno, ekde 1936 al Teatro Magyar, en 1943 al la Gaja Teatro. En la lastaj monatoj de la 2-a mondmilito li estis armea teatrestro en Nazia Germanio. Inter 1948-1953 li estis hungarlingva aktoro kaj teatrestro en Argentino, poste inter 1953-1959 li vivis en Brazilo, fine denove en Argentino. En 1973 li retiriĝis. Li havis edzinon.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Zsuzsánna és a vének (1928)
  • Az ellopott szerda (1933)
  • Az utolsó Wereczkey (1940)
  • Családunk szégyene (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]