Miklós Jancsó (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miklós JANCSÓ hungare Jancsó Miklós, Esperante Mikaelo Jancsó estis hungara reĝisoro kaj scenaristo.

Miklós Jancsó
Miklós Jancsó en 2000

Miklós Jancsó naskiĝis la 27-an de septembro 1921 en Vác kaj mortis la 31-an de januaro 2014.

Biografio

Miklós Jancsó frekventis universitaton pri juro, post la 2-a mondmilito ankaŭ ĉeflernejojn pri filmo kaj reĝisorado. En 1949 li edziĝis, baldaŭe havanta filon kaj filinon, poste li denove edziĝis en 1958. En la sekva jaro li konatiĝis kun Gyula Hernádi, kun kiu baldaŭe laboris kune. En 1981 li denove edziĝis, poste filo naskiĝis. En 1988 li ekinstruis en la ĉeflernejo, en la fruaj 1990-aj jaroj ankaŭ en Universitato Harvard. Li ricevis premiojn Kossuth en 1973 kaj 2006, sed li ricevis ankaŭ aliajn premiojn, eĉ eksterlandajn.

Liaj reĝisoraĵoj (selekto)

  • kinejaj filmoj inter 1958-2009, ekzemple Oldás és kötés 1963; Szegénylegények 1965; Csillagosok, katonák, 1967; Fényes szelek, 1968; Égi bárány, 1970; Még kér a nép, 1972; Allegro Barbaro, (1978)
  • dokumentaj filmoj kaj mallongaj filmoj, ekzemple A szovjet mezőgazdasági küldöttség tanításai (Instruoj de la soveta agrara delegitaro), 1951; Kezünkbe vettük a béke ügyét, 1951
  • 3 televiziaj filmoj inter 1982-1984
  • 11 teatraĵoj inter 1971-1983, ekzemple Otelo, 1980

Fontoj