Miklós Kovács (tekstilartisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Kovács
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de aprilo 1928(nun 1928-04-28)
en Hungario Újkécske (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo blue dyer • folk artist
vdr

Miklós KOVÁCS [miklOŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Miklós estas hungara tekstilartisto, pli precize "blufarbisto", majstro de la popolarto, membro de Hungara Arta Akademio (2016).

Miklós Kovács [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1928 en Újkécske.

Blufarba vesto (ne estas laboro de Miklós Kovács)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Kovács devenis el blufarbista dinastio, la familio okupiĝas pri blufarbado ekde 1878. En Újkécske la metiejo estis establita en 1927. La juna Miklós komence estis ferlaboristo, sed iom poste li hejmenvenis kaj aliĝis al la familia metiejo. En 1960 li edziĝis, lia edzino ne nur naskis idojn, sed ŝi estas plenrajta kolego en la familia metiejo. En 1962 Kovács akiris diplometon pri blufarbado. Li prilaboras diversajn tolojn, satenojn kaj velurojn. Inter 1995-1998 li estis ankaŭ konsilisto en muzeo en Szentendre por krei fidindan blufarban metiejon. Li ricevis premiojn ekde 1976, fine premio Kossuth en 2019.

Ekde 2018 la blufarbado havas lokon en listo de la Nemateria kultura heredaĵo de UNESCO.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.