Saltu al enhavo

Miklós Laurisin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Laurisin
Persona informo
Naskonomo Laurisin Miklós Dezső
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1899 (1899-08-21)
en Kalocsa
Morto 6-an de novembro 1949 (1949-11-06) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 24/1-1-75 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Lajos Laurisin Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
pianisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Miklós Laurisin [miklOŝ laŭriŝin], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Laurisin Miklós Dezső, [deĵO] estis hungara pianisto, komponisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Lia frato estis Lajos Laurisin.

Miklós Laurisin[1][2][3] naskiĝis la  21-an de aŭgusto 1899 (nun 1899-08-21) en Kalocsa, li mortis la 6-an de novembro 1949 en Budapeŝto.

Miklós Laurisin ĉe la piano

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Miklós Laurisin post la maturiĝo batalis en la 1-a mondmilito, poste en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Tutlanda Muzikarta Altlernejo. Liaj ĉefinstruistoj estis Albert Siklós kaj Leó Weiner. Inter 1921-1929 li estis membro de muziktriopo kune kun Tivadar Országh kaj Gyula Baranyai. Ili koncertis precipe eksterlande, krome ekde 1922 li instruis en pluraj muziklernejoj, inter 1930-1946 en la altlernejo. Li ankaŭ komponadis. Li edziĝis dufoje, ĉar en 1930 li divorcis.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Varázsos vizek városa (filma muziko, 1934)
  • A pusztai királykisasszony (filma muziko, 1938)
  • Szeressük egymást (filma muziko, 1940)
  • Debreceni história (danca teatraĵo kun koreografo Jan Ciepliński, 1943)
  • Az első (filma muziko, 1944)
  • Vidám szüret (komponaĵo por teatraĵo)
  • Ludas Matyi (komponaĵo por teatraĵo)
  • Toldi (komponaĵo por pupteatraĵo)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]