Miklós M. Szabó (oficiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós M. Szabó
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1942 (1942-03-14)
en Tiszadorogma
Morto 9-an de marto 2021 (2021-03-09) (78-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo • milita historiisto
vdr

Miklós M. Szabó [1], laŭ hungarlingve kutima nomordo M. Szabó Miklós estas hungara oficiro, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (2007).

Miklós M. Szabó [2] naskiĝis la 14-an de marto 1942 en Tiszadorogma.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós M. Szabó frekventis soldatan mezlernejon kaj gimnazion en Budapeŝto, poste en oficira lernejo. En 1964 li aliĝis al la hungara armeo en Eger. Baldaŭe li lernis en militakademio, kie li ricevis diplomon en 1972, poste li samloke komencis instrui. En la sekva jaro li plulernis en Universitato de Budapeŝto, kie li ricevis denove diplomon en 1976. Li profesoriĝis en 1977 en ELTE. Li iĝis katedrestro en 1981, inter 1996-2010 rektoro. Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1987. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn. Li ricevis 13 hungarajn premiojn inter 1965-2002, krome aŭstran kaj francan premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A Magyar Királyi Honvéd Légierő a második világháborúban (1987)
  • A Magyar Királyi Honvéd Légierő elméleti, technikai, szervezeti fejlődése és háborús alkalmazása 1938–1945 (1999)
  • A magyar katonai felsőoktatás története 1947–1956 (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]