Miklós Marik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Marik
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1936 (1936-05-28)
en Budapeŝto
Morto 23-an de junio 1998 (1998-06-23) (62-jaraĝa)
en Tenerifo
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Miklós Marik [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Marik Miklós estis hungara astronomo, profesoro.

Miklós Marik [1] Arkivigite je 2013-07-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 28-an de majo 1936 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de junio 1998 en Tenerifo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Marik frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1958. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li jam helpis instruadon de la profesoroj, post la diplomo li jam oficiale estis vicprofesoro. En 1961 li partoprenis en ekspedicio al Bulgario por observi la sunan eklipson, en la sekva jaro li studvojaĝis al Krakovo. Inter 1962 kaj 1966 li plulernis en Universitato Lomonosov (parte en koresponda kurso), poste li kandidatiĝis. Post jaroj li iĝis katedrestro, sed li ofte prelegis ankaŭ en Hungara Televizio. Li ricevis 2 memormedalojn. Li mortis dum somerumado en Hispanio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Modern csillagászati világkép (1969)
  • A Vénusz és a Mars ostroma (1976)
  • Csillagászati földrajz (1988)
  • Ifjú csillagászok kézikönyve (Manlibro de junaj astronomoj), (1991)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]