Miklós Moskovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MOSKOVITS Miklós (pro. moskoviĉ) estis hungara inĝeniero pri kemio naskita en Nadjvarado la 9-an de novembro 1875 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de septembro 1963.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Moskovits studis en Vieno, Charlottenburg kaj poste li doktoriĝis en la Universitato de Budapeŝto. En 1898 li aliĝis al fabriko de spiritoj kaj fermentoj Moskovits Mór, resp. Moskovits Mór kaj Fia. Li havis gravajn eltrovaĵojn, resp. patentojn. Anstataŭ albuminoj li uzis por fermentfabrikado amonion, amonisalojn, amidon kaj amidsalojn. Li ricevis patenton por fabriki materialon alkoholenhavan. Li estigis en Hungario la unuan solvilfabrikon kaj memstaran plantdefendan fabrikon, kies produktaĵojn li enkondukis en la hungara agrokulturo.

Fonto[redakti | redakti fonton]