Miklós Palkovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Miklós Palkovits [miklOŝ palkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Palkovits Miklós estas hungara kuracisto, anatomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995), membro de Academia Europaea (1993).

Miklós Palkovits [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1933 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Palkovits frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1952-1958, poste samloke li ekinstruis. Li doktoriĝis en 1973 antaŭ la akademio. Li profesoriĝis en 1980, li pensiuliĝis en 2003, tamen li instruas plu. Inter 1969-1982 li instruis ankaŭ en Italio, Nederlando, Usono. Li partoprenas en redaktadoj de diversaj fakrevuoj, inter alie Neuroendocrinology. Li okupiĝas pri nervoj en la cerbo. Li ricevis hungarajn premiojn inter 1976-2005, en 1993 eksterlandan premion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Über methodische Fragen der Kernvariationsstatistik (1958)
  • Morphology and Function of the Subcommissural Organ (1965)
  • Norepinephrine and dopamine content of hypothalamic nuclei of the rat (1974)
  • Neuropeptidek a központi idegrendszerben (1986)
  • Involvement of Neurotransmitters in the Nucleus-tractus-solitarii in Cardiovascular Regulation (1992)
  • Axonal changes in chronic demyelinated cervical spinal cord plaques (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]