Miklós Rózsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Miklós Rózsa
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1907 (1907-04-18)
en Budapeŝto
Morto 27-an de julio 1995 (1995-07-27) (88-jara)
en Los-Anĝeleso
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungara reĝlandoUsonoSvedio
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ LepsikoUniversitato de Lepsiko
Infanoj 2
Profesio
Profesio dirigentokomponisto • muzikologo • pianisto • filmkomponisto
TTT
Retejo http://www.mrs.miklosrozsa.info/
Information icon.svg
vdr

Miklós Rózsa [miklOŝ rOĵa], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rózsa Miklós estis hungardevena usona komponisto.

Miklós Rózsa [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1907 en Budapeŝto (Hungario), li mortis la 27-an de julio 1995 en Los Anĝeleso (Kalifornio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Rózsa devenis el juda familio. Li aĝis 5, kiam li ricevis lecionojn pri violonado. Post 3 jaroj li jam koncertis. Intertempe li prenis ankaŭ aldviolonon kaj pianon. Li ankaŭ kolektis popolkantojn, kies melodiojn li profitis post jardekoj. Laŭ peto de lia patro li studis kemion en la Universitato de Leipzig en 1925, tamen en la sekva jaro li studis muzikon en la Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko en la sama urbo. En 1929 li akiris muzikan diplomon, intertempe liaj komponaĵoj jam aperis en Leipzig. Por tempo li restis en Leipzig kiel asistanto, sed li translokiĝis al Parizo en 1932, kie li daŭris la komponadon. Lia sekva stacio estis Londono, kie li komponis jam ankaŭ filman muzikon. Pro la 2-a mondmilito li translokiĝis al Holivudo, kie li iĝis signifa filma komponisto, ofte li laboris kune kun alia hungaro Jenő Zádor. Li ricevis Oskar-premiojn en 1946, 1948, 1959. Li havis edzinon.

Elektitaj filmaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Knight without Armour, 1936
  • Thief of Bagdad, 1940
  • The Jungle Book, 1942
  • A Double Life, 1947 kun Oskar-premio
  • Madame Bovary, 1949
  • Julius Caesar, 1953
  • Moonfleet, 1955
  • Ben–Hur, 1959 kun Oskar-premio
  • The Green Berets, 1968
  • The Last Embrace, 1979
  • Dead Men Don't Wear Plaid, 1982

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]