Miklós Radnóti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Radnóti
Persona informo
Radnóti Miklós
Naskonomo Glatter Miklós
Naskiĝo 5-an de majo 1909 (1909-05-05)
en Budapeŝto
Morto 9-an de novembro 1944 (1944-11-09) (35-jaraĝa)
en Abda
Mortis per pafvundo vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Etno hungaroj vd
Lingvoj hungarafranca vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Scienca Universitato de Szeged vd
Memorigilo Miklós Radnóti
Familio
Edz(in)o Fanni Gyarmati vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto vd
Laborkampo Hungarian poetry • translation from French vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

RADNÓTI Miklós Miklós Radnóti (naskiĝis Miklós Glatter la 5-an de majo, 1909, mortis la 9-a de novembro 1944 ĉe Abda) estis hungara juddevena instruisto kaj poeto, unu el la plej grandaj hungaraj poetoj de la dudeka jarcento. Gajnis la premion Baumgarten (1937). Lia kuzo estis Ödön Heller.

Miklós Radnóti

Li debutis kiel avangarda poeto, liaj fruaj poemoj montras la influojn de esprimismo kaj superrealismo.

Ekde 1940 li plej ofte militservis en senarmila t.n. laborservo, kien oni rekrutis judojn kaj komunistojn. Dum tiu periodo li fariĝis vere granda poeto.

Laŭ ĉeestintaj atestantoj, en novembro 1944, dum marŝo de grupo de judoj, li estis severe batita kaj torturita de ebria gardisto. Li tiam estis vundita kaj tro malforta por labori kaj tial estis pafita kaj entombigita en amastombo proksime al la vilaĝo Abda, en nordokcidenta Hungario.

Stilo[redakti | redakti fonton]

En la 1920-aj jaroj li komencis verki dadaisman poezion, sed pluiris al simbolisma-ekspresionisma verkado. Tri tendecoj elstaras en lia verkado: persona, pensiga kaj politika.

En 1934, li finis siajn studojn per la filozofia doktoriĝa tezo "La arta evoluo de Margit Kaffka."

En la 1930-aj jaroj li aliĝis al la lukto kontraŭ faŝismo, antisemitismo kaj rasa diskriminacio. La influo de Bertolt Brecht evidentas en lia verko. Liaj malfruaj poemoj reflektas animon disŝiritan inter espero kaj sopiro al lia hejmo por liaj amantoj kaj timo pri la venko de perforto.

Unu el la plej famaj poemoj de Radnoti nomiĝas "Il faut laisser" (france: 'devus forlasi'), eldonita la 7-an de oktobro 1938; Ĉi tio estas la komenca linio de poemo el 1586 de la franca poeto Pierre de Ronsar. Ronsar argumentas, ke "oni devas forlasi hejmon kaj fruktoplantejon kaj ĝardenon" ("Il faut laisser maisons et vergers et jardins"), do abstini sin zorgi pri posedaĵoj kaj aliaj ruboj de la materia mondo. Radnoti laŭte pripensas ĉi tiun malnovan verdikton.

Miklós Radnóti tradukis en la hungaran verkoj de Jean de La Fontaine kaj Guillaume Apollinaire. Liaj verkoj estis tradukitaj en la anglan de Edward G. Emery kaj Frederick Turner, al la serbokroata de Danilo Kiš, al la germana de Franz Fühmann kaj al la franca de Jean-Luc Moreau

Iuj poemoj estis trovitaj sur lia korpo kaj publikigitaj en la volumo nomita Storma Ĉielo. Li ankaŭ verkis aŭtobiografian verkon nomitan Ĝemelo (1940).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Odo hezita ; Kiel mi scius ; Kvara eklogo; Fragmento ; Sepa eklogo ; Letero al la edzino ; A la recherche... ; Razglednica / [Trad. Fejes Márton, Kálmán Kalocsay, Szabó Imre, Ferenc Szilágyi, Vilmos Benczik. - En: Hungara antologio ; p.259 - 266

Laŭ informoj de Ada Csiszár, plurfoje aperis en Esperanto lia Sepa eklogo, tradukita de Kalocsay. En: Hungara Vivo 1965:1, p. 6;

Paco 1969:182 (Hungara eldono), p. 14; Tutmonda Sonoro, Vol. 2. p. 556-557; Hungara Antologio (1983), p. 263-264.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.