Miklós Takács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Takács
Persona informo
Naskiĝo 1906
en Szombathely (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 1967
en Szombathely (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politika aktivisto • forstisto
vdr

Miklós Takács [miklOŝ takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Takács Miklós Antal Imre estis hungara arbaristo, politikisto. Lia nobela antaŭnomo estis saári [ŝAri].

Miklós Takács[1] naskiĝis en 1906 en Szombathely, li mortis en 1967 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Takács komence li iĝis ĉarpentisto, poste li akiris arbaristan diplomon en arbarista akademio en Győr en 1935. Post la diplomo li estis arbarista inspektoro en Csepreg, Kőszegpaty, Nemescsó kaj Pusztacsó. Tiutempe li ofte kontribuis en hungaraj kaj germanaj gazetoj pri arbaraj kaj abelbredadaj temoj. Dum la nazia erao (1944-1945) li laborigis judajn trudlaboristojn en la arbaroj, tial ili evitis la koncentrejojn. Depost la 2-a mondmilito li politikadis en la socialdemokrata partio. En 1948 li ne akceptis la komunistojn kune kun Anna Kéthly, tial ili estis eksigitaj el la partio. Dum la 1950-aj jaroj li estis plurfoje arestita kaj torturita. Dum la Hungara revolucio de 1956 li estis aktiva en la partio, tial poste li estis arestita, tamen ne longe.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]