Miklos Udvardy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklos Udvardy
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1919 (1919-03-23)
en Debrecen
Morto 27-an de januaro 1998 (1998-01-27) (78-jaraĝa)
en Sakramento
Lingvoj anglahungara vd
Ŝtataneco HungarioUsono vd
Alma mater Universitato de Brita KolumbioUniversitato de DebrecenUniversitato de Helsinko vd
Familio
Patro Miklós Udvardy vd
Profesio
Okupo zoologo • ornitologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miklos Dezso Ferenc Udvardy [miklOŝ deĵO ferenc udvardi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Udvardy Miklós Dezső Ferenc ( la 23-an de marto 1919 - la 27-an de januaro 1998 ) estis biologo kaj biogeografo. Li estis naskita la 23-an de marto 1919 en Debrecen ( Hungarujo ) al Miklos Udvardy kaj Elizabeth Komlossy. Malgraŭ frua intereso en birdoj, lia patro instigis lin por studi juron, sed poste Miklos Udvardy daŭrigis la studadon por gajni doktorecon en biologio de la Universitato de Debrecen en 1942. Lia unua pozicio estis kiel esploradobiologo ĉe la Tihanyi Biologia Stacio sur Balatono en okcidenta Hungarujo. Udvardy forlasis Hungarujon en 1948, kaj ricevis postdoktoriĝan titolon en Helsinki-Universitato ( Suomujo ) ĉe Profesoro P. Palmgren, ornitologo kaj zoologo. Li renkontis sian estontan edzinon Maud Bjorklund en 1950, kaj moviĝis al Upsalo en Svedujo. Li estis Kuratoro de Maraj Senvertebruloj ĉe la Sveda Muzeo de Natura Historio) en Stokholmo dum mallonga tempo.

Miklos kaj Maud geedziĝis en 1951 kaj elmigris al Kanado. Udvardy alvenis ĉe la Universitato de Brita Kolumbio en Vankuvero, Brita Kolumbio en 1952 kaj estis nomumita lektoron en la Sekcio de Zoologio en 1953, kie li prelegis en kompara anatomio kaj ornitologio ĝis 1966. Li estis alvojaĝanta profesoro ĉe la Universitato de Havajo dum la 1958-1959-akademia jaro, kaj estis Lida Scott Brown-lektoro pri ornitologio ĉe la Universitato de Kalifornio ( Los-Anĝeleso ) en la 1963-1964-akademia jaro. Li funkciis kiel profesoro pri biologiaj sciencoj ĉe la Kalifornia Ŝtata Universitato ( Sakramento ), de 1967 ĝis sia emeritiĝo en 1991. Tie li mentoris ok gradstudantojn, kaj pasigis jaron kiel vizitanta profesoro ĉe la Universitato de Bonno en Germanujo, kaj jaron kiel Fulbright-lektoro ĉe la Universitato Nacia Aŭtonoma de Honduro.

Emeritigita, li restis konsilianto por la Internacia Unio por la Konservo de Naturo ( angle : IUCN ). Li estis membro de la Amerika Societo por la Progresigo de la Sciencoj, de la Amerika Unio Ornitologia ( AUO ) kaj la Scienca Hungara Akademio lin aljuĝis la honoran membrecon en 1993.

D-ro Udvardy kontribuis 191 artikolojn, 8 librojn, kaj 3 mapojn al la scienca literaturo, plejparte en la kampoj de ornitologio, biogeografio, kaj vegetaĵaroklasifiko. Speciale li estas aŭtoro en 1975 por la UICN de raporto al UNESKO proponante zonecon de homogenaj ekoregionoj de la diversaj kontinentoj por la Programo pri Homo kaj Biosfero.

Miklos Udvardy mortis pro kirurgiaj komplikaĵoj en Sakramento, la 27-an de januaro 1998. Li estis postvivita fare de sia edzino, Maud, kaj iliaj tri infanoj kaj du genepoj. Li iĝis membro de Hungara Scienca Akademio en 1993.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]