Miklošič-parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miklošić-parko)
Miklošič-parko
Miklošič-parko en Labako
Miklošič-parko en Labako
Miklošič-parko en Labako
urba parko
Situo
Geografia situo 46° 3′ 15″ N, 14° 30′ 24″ O (mapo)46.05428333333314.506566666667Koordinatoj: 46° 3′ 15″ N, 14° 30′ 24″ O (mapo)
Map
Miklošič-parko
Lando(j) Slovenio
Urbo Ljubljano
Geografio
Trajtoj
Kreo 1902-1906
vdr

Miklošič-parko (slovene Miklošičev park) nombriĝas inter la grandaj verdaj zonoj de la ĉefurbo de Slovenujo, Ljubljano. Ĝi estas nomita laŭ la aŭstria-slovena filologo kaj lingvisto Franc Miklošič. Ĝi estis aranĝita en la jaroj 1902 ĝis 1906. Origine foirejo nome Slovenski trg troviĝis ĉi tie. Ĝi estis aranĝita de la municipanoj post tertremo, kaj la projekto estis ankaŭ finance subtenita de la aŭtoritatoj en Vieno. La parko kaj kvadrato reprezentas la nuran unuforman secesio-spacon en Labako, kun kvar angulturoj. Ĝi havas kvadratan horizontalan projekciaĵon kaj situas inter stratoj Miklošičeva, Cigaletova, Tavčarjeva kaj Dalmatinova.

Historio[redakti | redakti fonton]

Slovenski trg en Labako en 1908

Foirejplano estis farita en 1900 fare de la arkitekto Max Fabiani. La deziro estis aranĝi reprezentan spacon antaŭ la Kortega palaco. La surplantado de la parko estis dizajnita fare de la ĉeĥa ĝardenisto Vaclav Hejnic, kiu estis dungita fare de la provinca registaro de Karniolo por renovigi la parkon en honoro de la alveno de lia imperiestra moŝto Francisko Jozefo la 1-a. Tilioj estis plantitaj laŭ stratoj Miklošičeva kaj Cigaletova, kio donis al la parko kadron kaj simetrion. Plie, la simetrio estas emfazita per interna aro de rondaj aceroj. Parkmeze estis plantitaj malaltaj arbustoj formitaj en geometriaj ŝablonoj. Ĉi tiu parto ankaŭ ĝojas pri rozoj; ili estis parte etenditaj en girlandoj inter la portantiloj. Benkoj estis starigitaj laŭ la padoj. Kontraŭ la Kortega palaco, monumento al la imperiestro Francisko Jozefo la 1-a estis starigita en 1908 por danki lian tujan viziton post la tertremo de 1895. La monumento kun ŝtonpiedestalo estis farita fare de la skulptisto Svitoslav Peruzzi.

Nuna aspekto[redakti | redakti fonton]

La parko ne estis konservita en tiu formo. Pro la pliigita nombro da piedirantoj, novaj padoj poste estis aranĝitaj diagonale, detruante la centran formon. La portretbusto de Franc Miklošič, verko de la skulptisto Tine Kos, estis metita sur malnovan piedestalon kiu iam servis porti la buston imperiestran! Tiun oni ja forigis post la disfalo de Aŭstrio-Hungario post la Unua mondmilito.

Hodiaŭ ambaŭflanke de la monumento la parko estas ornamita per potencaj nuksarboj kun grandaj tigegoj kaj du tulipoj ĉe la vojkruciĝoj.

Nomoj en la kuro de historio[redakti | redakti fonton]

  • 1919-1941: Kralja Petra trg (por Petro la 1-a Karađorđević, reĝo de serboj, kroatoj kaj slovenoj)
  • 1941-1945: Rimski trg
  • 1946-1952: Dapčevićev trg (por la komunista partizano Peko Dapčević)
  • 1952-1958: Marxov trg (por la filozofo Karl Marx)
  • 1958-1991: Marxov park
  • ekde 1991: Miklošičev park

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Miklošičev park, Ljubljana en la slovena Vikipedio.