Mikojan-Gureviĉ MiG-23
Aspekto
La Mikojan-Gureviĉ MiG-23 (NATO raportnomo: Flogger) estas sovetia ĉasaviadilo, ekipita per unu jetmotoro, celata unuavice por ĵeto de bomboj. La aviadila modelo evoluiĝis en la epoko de Malvarma Milito en Sovetunio. Ĝi estis - paralele al la pli frua samfamilia modelo MiG-21 - la plej sukcese eksterlande vendita sovetunia armea aviadilo.
Inter la jaroj 1967 ĝis 1985 produktiĝis sume 5 047 ekzempleroj. Ankoraŭ nuntempe ĝi ankoraŭ uzatas en armeaj bataloj, ekzemple en la libia revolucio de 2011.