Mikola Zerov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mikola Zerov
Zerov Mykola.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1890 (1890-04-14)
en Zinkiv
Morto 3-an de novembro 1937 (1937-11-03) (47-jara)
en Sandarmoĥ
Mortis pro pafekzekutado [#]
Tombo Sandarmoĥ [#]
Lingvoj ukraina lingvolatina lingvoantikva greka lingvo [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio [#]
Alma mater Q4348927 [#]
Profesio
Okupo poeto • tradukisto • klasika filologo • universitata profesoro • literatursciencisto • verkisto [#]
Aktiva dum 1912– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Mikola Zerov

ZEROV Mikola ukraine Микола Зеров (1890-1937) estis filologo, literatura esploristo, poeto kaj tradukisto.

Li naskiĝis en Zinkivo (nuna Poltava provinco) en familio de instruisto. En elementa lernejo lia samklasano estis fama ukraina humuristo Ostap Viŝnja. Li finis 1-an kijivan gimnazion, en Kijiva Universitato studis literaturon. Li instruis la latinan, ukrainologion, redaktis literaturajn revuojn. De 1923 li estis profesoro de Kijiva instituto de popola klereco. Krome li kompilis "Antologion de romia poezio" (1920), "Novan ukrainan verkistaron" (1924), nur en 1925 verkis 17 literatur-kritikajn artikolojn. 1935 arestita apud Moskvo kaj ekzelita al Solovki-insularo pro "la kontraŭ-revolucia agado"; mortpafigita en 1937.

Li estis unu el la plej talentaj poetoj, kiuj apartenis al nov-klasikuloj, sonet-verkisto. Tradukis de latina kaj la franca; en ekzilo, laŭ onidiroj, fintradukis "Enejidon" de Vergilio.

16 liajn sonetojn esperantigis Kris Long.