Mikołaj Gomółka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikołaj Gomółka
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1535 (1535-01-01)
en Sandomierz
Morto 1-an de januaro 1609 (1609-01-01) (74-jaraĝa)
en Yazlovets
Lingvoj pola
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Mikołaj Gomółka, Gomulka, Gomolca, (naskiĝis ĉ. 1535 en Sandomierz, mortis post la 30-a de aprilo 1591, probable la 5-an de marto 1609 en Jazłowiec- Ukraino) - estis pola komponisto renesanca. Unu el plej geniaj polaj komponistoj de tiu epoko kune kun Wacław z Szamotuł kaj Marcin Leopolita.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De juneco li estis kunigita kun palaco de reĝo Zygmunt August, kie li kantis kaj poste ludis je blovinstumentoj (li estis flutisto kaj reĝa trumpisto). En 1563 li revenis al Sandomierz. Li vivis en palaco de episkopo krakova- Piotr Myszkowski (mecenato de granda poeto Jan Kochanowski). En 1590 jaro li estiĝis muzikisto de muzika kapelo de kanceliero Jan Zamoyski. Postea vivo de Gomółka ne estas konataj.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plej famaj komponaĵoj de li, presitaj dum lia vivo estas Melodie na psałterz polski (esp. Melodioj al pola psalmaro). Ĝi estas sola komponaĵo kiu estas konata moderne. "Melodioj" estis presitaj en presejo de Łazarz Andrysowicz en Krakovo en 1580 jaro. La teksto de pola psalmaro kiu ĉi tie estas uzita, estas la Psałterz Dawidów (Psalmaro de Davidoj, psalmaro de reĝo Davido kaj liaj idoj), traduko aŭ prefere parafrazo de bibliaj psalmoj per Jan Kochanowski. Kochanowski mem petis Gomółka, ke li skribu muzikon al lia psalmaro. Gomółka ne rifuzis kaj komencis komponi. Li kreis 150 mallongaj komponaĵoj en strukturo kvarvoĉa, en tekniko nota contra notam (kontrapunkto). Li enkondukis ankaŭ fortan akcenton ritmikan gardante fidele akcenton polan. Ĝi estas la ekzemplo de programa muziko. "Melodioj" estas tre grava komponaĵo por pola kaj monda muziko pro la novigeco de teksto kaj muziko. Same teksto kaj la muziko estas sur plej alta nivelo de renesanca epoko. Krom ĝi estas unua konata komponaĵo de ĉiuj psalmoj (en nombro de 150).

La speciala simpleco de kantado estis la celo de komponisto. En enkonduko de "Melodioj" komponisto skribas:

Są łacniuchno uczynione
Prostakom nie zatrudnione
Nie dla Włochów, dla Polaków
Dla naszych, prostych domaków

kio signifas: Ili estas bone faritaj, al vulgaruloj (ne kleritaj homoj) ne malfacilitaj, ne por Italoj, sed por Poloj, por niaj, vulgaraj domanoj.

Malgraŭ la simpleco tamen kantoj ne estas skemataj kaj videblaj estas ĉi tie elementoj de polaj kaj eksterlandaj dancoj- pavane, galiardo, polonezo kaj aliaj. Ĝi estas tute nova en muziko renesanca. Ĉiu dancemo de la muziko strebas plej bone esprimi tekston.

Plej famaj psalmoj estas: Nieście chwałę, mocarze (29.), Kleszczmy rękoma (47.), Siedząc po niskich brzegach babilońskiej wody (137.) kaj Szczęśliwy, który ludzi upadłych ratuje (41.).