Mikroba teorio pri malsanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La mikroba teorio pri malsanojĝerma teorio pri malsanoj estas scienca teorio kiu proponas, ke la mikroorganismoj estas la kaŭzo de ampleksa gamo de malsanoj. Tiuj malgrandaj organismoj, preskaŭ ĉiuj tro malgrandaj por ebligi ties vidadon per simpla rigardo, invadas homojn, aliajn animalojn kaj aliajn gastigantojn. Ties kresko kaj reproduktado ene de la gastiganto povas produkti malsanon. "Ĝermo" aŭ "mikrobo" estas terminoj kiuj povas referenci al viruso, bakterio, protisto, fungopriono. La mikroorganismoj kaŭzantaj de malsanoj estas nomataj patogenoj kaj la malsanoj kiujn ili kaŭzas estas nomataj infektaj malsanoj.

Kvankam la patogeno estas la ĉefa kaŭzo de infekta malsano, personaj faktoroj kiel la genetika heredo, la manĝokutimo, la forteco aŭ malforteco de la imuna sistemo, la medio kaj la higiena kutimo, ofte faras influojn super la graveco de la malsano kaj la probableco ke preciza individuo infektiĝu post ekspono al la patogeno.

Bazaj formoj de mikroba teorio estis proponitaj jam fine de la Mezepoko fare de kuracistoj kiel Aviceno en 1025,[1] Girolamo Fracastoro en 1546, kaj etendita de Marcus von Plenciz en 1762. Tamen, tiuj opinioj estis neatentitaj en tiama Eŭropo, kie la miasma teorio de Galeno restis dominanta inter sciencistoj kaj kuracistoj, kio fokusis al "miasmo" (malbona aero, haladza aero, nokta aero, malsaniga haladzo, eliĝanta el nevideblaj putrantaj eroj de organikaj substancoj) kiel vera kaŭzo de malsanoj.

La mikroba teorio pri malsanoj kiel tia estis scienca malkovro realigita en la dua duono de la 19-a jarcento kaj pruvita de Louis Pasteur kaj anstataŭis definitive antaŭajn klarigklopodojn pri la deveno de malsanoj, kiel estis la miasma teorio kaj la teorio de humoroj. Kvankam ĝi estis polemika kiam proponita, ĝi estas nuntempe fundamenta en la moderna medicino kaj la klinika mikrobiologio, kaj kondukis al plinovigoj tiom gravaj kiom la disvolvigo de vakcinoj kaj de antibiotikoj, la steriligo, kaj la higieno, kiel efektivaj metodoj kontraŭ la propagado de kontaĝaj malsanoj.[2][3]

Robert Koch sukcesis pruvi la mikroba teorio pri infektaj malsanoj post siaj esploroj pri tuberkulozo, kaj pro tio li estis ricevinto de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino en 1905.[4] Li stablis tion kio nomiĝis ekde tiam la Postulatoj de Koch, pere de kiuj oni normigas serion de eksperimentaj kriterioj por pruvi ĉu organismo estas aŭ ne estas la kaŭzanto de difinita malsano. Tiuj postulatoj estas plue uzataj nuntempe.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Byrne, Joseph Patrick (2012). Encyclopedia of the Black Death. ABC-CLIO. p. 29. ISBN 9781598842531.
  2. Madigan M, Martinko J (eld.) (2005). Brock Biology of Microorganisms (11a eld.). Prentice Hall. ISBN 0131443291.
  3. Moledo, Leonardo; Magnani, Esteban (2009) «6: Pasteur y la teoría de la infección microbiana». Diez teorías que conmovieron al mundo: de Copérnico al big bang. Argentina: Capital Intelectual. ISBN 9789876141673.
  4. «The Nobel Prize in Physiology or Medicine 1905». Nobelprize.org. Konsultita la 1an de Februaro 2022.