Mikrobiologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La mikrobiologio estas la scienco de mikroboj (protozooj, bakterioj, fungoj, virusoj), iliaj efikoj sur homa sano, iliaj interrilatoj kun naturo kaj kun aliaj mikroboj. La mikrobiologio estas ankaŭ la scienco, kiu esploras eblajn aplikojn de mikroboj por produktado.

Oni distingas kelkajn temojn en la mikrobiologio:

La bakteriologio: Kelkfoje la nomo "bakteriologio" estas aplikata por la esprimo "mikrobiologio". En ĉiutaga apliko, "bakteriologio" signifas la esploradon de bakterioj en rilato kun medicinoagrikulturo.

La bioteknologio kaj la aplikata mikrobiologio: Bioteknologio estas la apliko de bakterio aŭ fungo por produktado de nutraĵoj (jogurto, pano, vino, fromaĝo), medikamentoj (kun helpo de gentekniko), industriokemio (alkoholo, acido), kaj enzimoj. Oni utiligas ankaŭ bakteriojn en metalominejoj por izoli kupron kaj oron. Tiuj bakterioj estas kapablaj desolvi kaj forigi la ŝtonaĵon.

La ekologio de mikrobo: Tiu sektoro esploras la interrilaton de bakterio kun aliaj mikroboj, animalo, planto kaj la naturo.

La medicina mikrobiologio: Tiu sektoro esploras la efekton de bakterioj sur homa sano.

La virusologio: Kvankam virusoj ne vivas (ili ne havas metabolon), konsideratas la virusologio parto de mikrobiologio, ĉar virusoj estas kapablaj de infekti ĉelon. La virusologio esploras la strukturon kaj reproduktociklon de virusoj.

Mikrobiologia kultivado estas metodo por atingi multobligon de mikroorganismoj, tiaj kiaj bakterioj en kiu oni preparas optimuman medion en laboratorio por helpi la deziratan procezon. Tia kultivado estas uzata kiel fundamenta metodo por la studo de la bakterioj kaj de aliaj mikroorganismoj kiuj okazigas malsanojn kaj por homoj kaj por aliaj animaloj; tiel ĝi iĝas grava fako kaj por medicino kaj por bestokuracado.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Zono de sterileco de Bunsen-ujo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enfermedades infecciosas 6. Eld. Ángela Restrepo M., p. 14, en Google Libros alirita la 15-an de junio 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]