Mikrokosmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mikrokosmo kaj makrokosmo estas du filozofiaj terminoj kontraŭaj kiuj klarigas la rilaton inter la homa estaĵo kaj la universo. Mikrokosmo supozigas la konsideron de la homa estaĵo kiel kompleta mondo, kiel malgranda universo. Makrokosmo aludas al kompleta universo, marĝene de la homa naturo. La koncepto de mikrokosmo jam estis uzita kaj de Demokrito, kaj de Gottfried Wilhelm Leibniz.

En literaturo mikrokosmo estas malgranda etoso, kiaj vilaĝo (ekzemple Macondo), urbo, familio aŭ eĉ simpla rolulo, kiu funkcias kiel simbolo de la tuta mondo aŭ de la diversaj konceptoj de la vivo.