Mikrometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mikrometro (simbolo µm) estas SI-unuo de la longo. Ĝi estas difinita kiel milion-ono de metro (1×10−6 m), egala al unu milono de milimetro.

la simbolo µ (unikoda signo U+00B5; HTML &mikro;) estas la "mikro-signo"; ĝi derivas el la greka litero mu (μ);. La mikrometro estas kutima mezurunuo de ondolongo de la infraruĝa radiado.

La esprimo mikrono estis oficiala inter 1879-1967.

La mikrometro estas ankaŭ nomo por mezurilo (mikromezurilo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]