Saltu al enhavo

Mikroplastaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikroplastaĵo
partikloplasto • problemeo pri medio • plasta poluo • plastosupo
Agokampo spunbond
vdr
Mikroplastaĵoj en sedimentoj el kvar riveroj en Germanujo. Rimarku la diversajn formojn indikatajn per blankaj sagoj. (La blankaj linioj mezuras 1 mm por montri skalon.)
Lumdifektita plasta pajlo. Tuŝeto diserigas pli grandan pajlon en mikroplastaĵojn.

Mikroplastaĵoj estas "sintezaj solidaj partikloj aŭ polimeraj matricoj, kun regula aŭ malregula formo kaj grando gamanta de 1 μm ĝis 5 mm, aŭ de unuavica aŭ de duavica fabrika origino, kiuj estas nesolveblaj en akvo."[1] Ili poluas enirinte ekosistemojn el diversaj fontoj, interalie kosmetikaĵoj, vestaĵoj, konstruado, renovigado (d), manĝaĵaj pakumoj (d), kaj industriaj procezoj.

La termino mikroplastaĵo uziĝas por distingi ilin de pli grandaj, senmikroskope videblaj plastaj ruboj. Microplastaĵoj probable disfalas en malpli grandajn nanoplastaĵojn (malpli ol 1 μm) pere de kemiaj malkomponaj procezoj, mekanika disrompado, kaj eĉ digestado fare de bestoj.[2]La plej malgrandaj plasteroj, de 1 ĝis maksimume 1000 nanometroj, povas nomiĝi nanoplastaĵoj.

Oni povas distingi inter mikroplastaĵoj unuavicaj kaj duavicaj. Unuavicaj mikroplastaĵoj estis produktitaj jam je grando de malpli ol 5 mm. Tio inkludas mikrofibrojn de vestaĵoj, mikrobidojn (d), plastan brilpulvoron[3] kaj aliajn kosmetikaĵojn, fabrikajn plasterojn.[4][5][6] kaj plastaĵojn uzatajn en dentopastojvindotukoj por beboj. Duavicaj mikroplastaĵoj devenis el la disfalo de plasto post kiam ĝi eniras la vivmedion. Kelkaj fontoj de duavicaj mikroplastaĵoj estas fiŝretoj, boteloj, sakoj, mikroondotaŭgaj kuirujoj, tesaketoj, kaj pneŭa defalaĵo.[7][8][9][10] Ambaŭ specoj daŭras en la medio en altaj kvantoj, precipe en akvaj ekosistemoj kiel akva poluo[11].

Ambaŭ specoj de mikroplastaĵoj konstateble daŭras grandakvante en la natura medio, precipe en maraj kaj aliaj akvaj ekosistemoj, kiujn ili poluas.[12] Ili ankaŭ povas akumuliĝi en la aero kaj teraj ekosistemoj.

Mikroplastaĵoj estas malfacile detrueblaj kaj havas denson similan al tiu de akvo. Ĉar ili nek falas funden nek rapide malkomponiĝas (ili povos daŭri centojn aŭ milojn da jaroj),[13][14] mikroplastaĵoj havas grandan eblon esti enkorpigitaj, enhistigitaj, kaj akumulitaj de multaj organismoj. Interalie ili estas trovitaj en homa sango.[15][16] La sanriskoj pro la toksaj kemiaĵoj estas nesciataj por homoj, sed gravaj por malpli grandaj organismoj, kaj la substancoj povas biomagnifikiĝi tra la nutra ĉeno.[17][18] En teraj medioj, oni pruvis, ke mikroplastaĵoj malplivigligas grundajn ekosistemojn kaj malpliigas la mason de lumbrikoj.[19][20] La movociklo de mikroplastaĵoj en la medio estas esplorata kaj ne tute konata. Ili estas trovitaj eĉ sur altaj montoj, ege malproksime de siaj fontoj.[21]

La ekzisto de mikroplastaĵoj en la medio ofte konstatiĝas pere de akvaj esploroj. Tio povas inkludi prenadon de specimenoj de planktono, analizadon de sablaj kaj kotaj sedimentoj, observadon de la manĝado de vertebruloj kaj senvertebruloj, kaj esploradon de interagado de kemiaj poluaĵoj.[22] Tiel oni pruvis ke la medio enhavas mikroplastaĵojn de multaj fontoj.

La totalo kaj relativa kvanto de diversaj fontoj de mikroplastaĵoj estas malcertaj. Oni taksas, ke la plejparto (ĉ. 80%) de la totala plasta poluo atinganta la maron estas terdevenaj makroplastaj ruboj, 15% estas unuavicaj mikroplastaĵoj, kaj 5% estas plastaĵoj perditaj aŭ ĵetitaj rekte en la maron, precipe fiŝretoj. La plej grandaj fontoj de unuavicaj mikroplastaĵoj ŝajnas esti plastaj farboj, pneŭa polvo, ŝtofaj mikrofibroj, kaj fabrikaj plasteroj.[23] Unuavicaj mikroplastaĵoj eble kontribuas ĝis 30% de la Pacifika Rubovortico, kaj en multaj riĉaj landoj estas pli granda fonto de mara plasta poluado (d) ol la pli grandaj videblaj plastaĵoj.[6] Maraj mikroplastaĵoj estas grava fonto de pezaj metaloj[24] pro la enesto de farbokemiaĵoj enhavantaj kromion, manganezon, kobalton, kupron, zinkon, zirkonion, molibdenon, arĝenton, stanon, prazeodimion, neodimion, erbion, volframon, iridion, aŭron, plumbon, aŭ uranion.[25] Mikroplastaĵoj troveblas ankaŭ en la aero kiel atmosfera mikropolvo.[26][27][28]

Unuuzaj plastaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Unuuzaj plastaj produktoj atingas akvajn mediojn[29] kaj "[l]okaj kaj regnaj politikoj, kiuj malpliigas unuuzan plaston, estis identigitaj kiel efikaj leĝaj agoj, kiujn komunumoj povas fari por alfronti plastan poluadon".[30][31]

Fiŝkaptado

[redakti | redakti fonton]

Fiŝhokado kaj komerca fiŝkaptado, fiŝkaptaj akvoveturiloj, kaj aliaj maraj industrioj estas fontoj de plasto, kiu rekte eniras la maran medion, konsistiganta riskon al vivaĵoj kaj kiel makroplastaĵoj kaj kiel duavicaj mikroplastaĵoj post disfalado. Fiŝkaptiloj konsideriĝas kiel mardevena plasta rubo. Forlasitaj aŭ perditaj fiŝkaptiloj, interalie plasta unufilamenta ŝnuro kaj nilonaj retoj, fariĝas fantomaj fiŝkaptiloj. Ili kutime havas neŭtralan flosemon kaj tial povas drivi je iu ajn profundeco en la maro. Akumulado de mikroplastaĵoj el fiŝkaptiloj kaj aliaj fontoj estas trovitaj en diversaj akvobestoj mortigitaj por manĝado. En Indonezio, 55% de ĉiuj fiŝaj specioj enhavis fabrikitajn rubojn, kaj en Usono 67%.[32] Tamen la plejparto de la rubo en la indoneziaj fiŝoj estis plasta, dum la usonaj havis plejparte neplastajn fibrojn uzitajn en vestoj kaj iaj retoj[33] Marrubo ankaŭ metiĝas sur strandojn de apudbordaj marfluoj.

Transportado

[redakti | redakti fonton]

Fortrivado de pneŭoj signife kontribuas al la enmediiĝado de mikroplastaĵoj. Oni taksas, ke la pohoma kvanto da plasto, kiu eniras la medion kiel pneŭa trivaĵo, estas 0.23-4.7 kg/jaro, kun tutmonda averaĝo de 0.81 kg/jaro. La relativa kontribuo de pneŭa trivado al la totala monda enmariĝado de plastoj taksiĝas je 5–10%. En la aero, oni taksas ke 3–7% de la mikropolvo (MP2.5) konsistas el pneŭa trivaĵo. Ĝi ankaŭ eniras la nutroĉenon.[34]

Varŝipoj

[redakti | redakti fonton]

Vartransportado (d) signife kontribuas al marpoluado. En 1970, komercaj varŝipoj ĵetis pli ol 23 mil tunojn da plasta rubo en la maran medion. En 1988 internacia interkonsento (MARPOL 73/78 (d), aneksaĵo 5) malpermesis ĵetadon de ruboj de ŝipoj en la maron. En Usono la Leĝo pri Esplorado kaj Regado de Mara Plasta Poluo de 1987 malpermesas ĵetadon de plastoj en la maron, inklude de mararmeaj ŝipoj.[35][36] Tamen vartransportado restas granda fonto de plasta poluo, kontribuinta proksimume 6.5 milionojn da tunoj frue en la jardeko de 1990.[37][38] Proksimume 10% de la surstranda plasto en Havajo estas fabrikaj plasteroj.[39] En unu akcidento la 24-an de julio 2012, 150 tunoj da fabrikaj plasteroj kaj aliaj krudaj plastaĵoj elŝutiĝis de vartransporta ŝipo de la ĉina kompanio Sinopec proksime al Honkongo post granda ŝtormo. Oni raportis grandan kvanton da la rubo amasigita sur strandoj. Esploristoj spekulativas ke malpli grandaj akcidentoj okazadas kaj kontribuas al mikroplastaĵa poluado.[40]

Manieroj de alveno al organismoj

[redakti | redakti fonton]

Homoj, kiuj manĝas marajn bestojn, povas enkorpigi mikroplastaĵojn ĉeestantajn en ties histoj.[41]

Partoprenantoj en la Internacia Esplorada Metiejo pri la Ĉeesto, Efikoj, kaj Sorto de Mikroplastaĵa Marrubo en 2008 ĉe la Universitato de Vaŝingtonio en Tacoma[42] konkludis ke mikroplastaĵoj problemas en la mara medio, pro:

  • la pruvita ĉeesto de mikroplastaĵoj en la mara medio,
  • iliaj longaj restotempoj, kaj la sekva probableco, ke future ili akumuliĝos, kaj
  • ilia pruvita enkorpigado fare de maraj organismoj (d).

Laŭ ampleksa revuo de la scienca indikaro publikigita de la Scienckonsila Mekanismo de la Eŭropa Unio en 2019, mikroplastaĵoj jam ĉeestas en ĉiu parto de la natura medio. Kvankam ankoraŭ ne estas indikoj pri ekosistemskala risko pro mikroplastaĵa poluo, tia risko probable estiĝos post malpli ol jarcento se poluado daŭros je la nuna rapido.[43]

Esploro en 2023 formale identigis "plastozon", t.e. fibrozan malsanon estigitan de enkorpigado de plastaĵoj, distingante ĝin de ĝenerala korpa damaĝo per detala priskribo de la kronika restrukturado kaj inflamado de histoj, kiujn ĝi okazigas al al digesta sistemo de marbirdoj.[44]

Akvobestoj

[redakti | redakti fonton]

Mikroplastaĵoj estas malfacile percepteblaj kaj facile renkonteblaj por ĉiuj akvobestaj specioj. Ili eniras la nutroĉenon de malsupre kaj fiksiĝas en bestaj histoj.

Mikroplastaĵoj kaj nanoplastaĵoj povas fiksiĝi en besta histo pro englutado aŭ enspirado. Englutitaj partikloj akumuliĝas en la intesto kaj enspiritaj en la brankoj. La unua pruvo, ke bestoj akumulas mikroplastaĵojn, estis farita per intenca elmeto de la bestoj al alta denseco de mikroplastaĵoj dum longa tempo. Diversaj anelidaj specioj, kiel la arenikolo (Arenicola marina), akumulis mikroplastaĵojn fiksitajn en la nutrokanalo. Ankaŭ multaj krustuloj, kiel la borda krabo Carcinus maenas (d), fiksis mikroplastaĵojn kaj en la spira kaj en la nutra tuboj.[45][46][47][48] Fiŝoj kutime enkorpigas mikroplastaĵojn senintence.[49] La unuaj trovitaj bioakumulitaj mikroplastaĵoj kaj nanoplastaĵoj en liberaj bestoj estis en la haŭta mukozo de salmoj, kaj oni supozis, ke la mukozo fiksis ilin pro simileco kun la ŝelo de la virusoj, kiujn ĝi normale fiksus.[50] La trovo estis tute hazarda, ĉar la intenco de la esploristoj estis izoli ĥitinon de vertebrulo por la unua fojo.[51] En 2026, esploro de fiŝoj mortigitaj en oceanmezaj pacifikaj insuloj trovis almenaŭ unu mikroplastaĵon en 33% de la bestoj.[52]

Duvalvuloj enkorpigas mikroplastaĵojn kaj nanoplastaĵojn dum ili filtras sian nutraĵon el la akvo.[53] Ilia filtra kapablo malpliiĝas post ĉeveno de mikroplastaĵoj.[54] Pluraj sinsekvaj efikoj rezultas, interalie imunsistema kaj nerva tokseco.[55][56][57] Malpliiĝo de imunsistema funkciado rezultas el maltroaj fagocitado kaj aktiveco de NF-κB-aj genoj.[55][57] Malpliiĝo de nerva funkciado rezultas el inhibo de kolinesterazo kaj enzimoj regulantaj nervotransigilojn.[57] Duvalvuloj ankaŭ spertas oksidigan streson (d), kio indikas, ke difektiĝis la kapablo maltoksigi enkorpajn substancojn, kio povas fine difekti DNA.[56] Mikroplastaĵoj difektas ankaŭ duvalvulajn gametojn kaj larvojn. Kreskohaltoj kaj misformiĝoj plioftiĝas kaj fekundiĝo malplioftiĝas.[53][58]

Unu esploro analizis la plastodevenajn kemiaĵojn nomatajn plurbromaj dufenilaj eteroj (PBDEs) en la stomakoj de fajnbekaj pufinoj. Kvarono de la birdoj enhavis parencojn nature ne troveblajn en iliaj predoj. Ĝi eniris iliajn korpojn de plasto, kiun oni trovis en iliaj stomakoj.[59]

Krom libere moviĝantaj bestoj, ankaŭ malmolaj koraloj (d) povas enkorpigi mikroplastaĵojn.[60] Tiuj estas la precipaj riffaraj koraloj. Ĉiuj tri partoj de la korala anatomio (ekstera muko, histo, kaj skeleto) povas enhavi mikroplastaĵojn.[61] En esploro de 2019, malgrandapolipaj koraloj (P. cf. damicornis kaj P. lutea) akumulis pli da mikroplastaĵoj ol grandapolipaj.[62] La interagado de precipitado, ventfluoj, kaj marfluoj efikas al la denseco de mikroplastaĵoj en la akvo kaj sekve en la koraloj. Ĉar estas granda maso da koralrifoj en la mondo kaj iliaj skeletoj verŝajne povas enteni mikroplastaĵojn dum jarmiloj, ili povas akumuli grandan nombron da mikroplastaĵoj kaj funkcii kiel malfonto de mara plasto.[63]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2025) “Microplastics and nanoplastics: fate, transport, and governance from agricultural soil to food webs and humans”, Environmental Science Europe 37 (1). doi:10.1186/s12302-025-01104-x. Bibkodo:2025ESEur..37...68B. 
  2. Microplastics Research (22 Apr 2022). Alirita 16 Dec 2024 .
  3. (January 2021) “All that glitters is litter? Ecological impacts of conventional versus biodegradable glitter in a freshwater habitat”, Journal of Hazardous Materials 402. doi:10.1016/j.jhazmat.2020.124070. Bibkodo:2021JHzM..40224070G. 
  4. (2013) “Microplastic Ingestion by Zooplankton”, Environmental Science & Technology 47 (12), p. 6646–6655. doi:10.1021/es400663f. Bibkodo:2013EnST...47.6646C. 
  5. Where Does Marine Litter Come From?. British Plastics Federation. Arkivita el la originalo je 18 May 2021. Alirita 25 September 2018 .
  6. 6,0 6,1 Boucher, Julien. (2017) Primary microplastics in the oceans: A global evaluation of sources. doi:10.2305/IUCN.CH.2017.01.en. ISBN 978-2-8317-1827-9.
  7. (February 2021) “Chemical mapping of tire and road wear particles for single particle analysis”, Science of the Total Environment 757, p. 144085. doi:10.1016/j.scitotenv.2020.144085. Bibkodo:2021ScTEn.757n4085K. 229318535. 
  8. Boucher, Julien. (2017) Primary microplastics in the oceans: A global evaluation of sources. doi:10.2305/IUCN.CH.2017.01.en. ISBN 978-2-8317-1827-9.
  9. (2018) “Are We Underestimating Microplastic Contamination in Aquatic Environments?”, Environmental Management 61 (1), p. 1–8. doi:10.1007/s00267-017-0947-8. Bibkodo:2018EnMan..61....1C. 40970384. 
  10. Plastic free July: How to stop accidentally consuming plastic particles from packaging (angle) (2019-07-11). Alirita 2021-04-13 .
  11. Development solutions: Building a better ocean. Alirita 2020-08-19 .
  12. Development solutions: Building a better ocean. Arkivita el la originalo je 21-a de oktobro 2021. Alirita 19-a de aŭgusto 2020 .
  13. (2020) “Degradation Rates of Plastics in the Environment”, ACS Sustainable Chemistry & Engineering 8 (9), p. 3494–3511. doi:10.1021/acssuschemeng.9b06635. 
  14. (2018) “Analysis, Occurrence, and Degradation of Microplastics in the Aqueous Environment.”, Freshwater Microplastics., The Handbook of Environmental Chemistry 58. Cham.: Springer, p. 51–67. doi:10.1007/978-3-319-61615-5_3. ISBN 978-3-319-61614-8. See Section 3, "Environmental Degradation of Synthetic Polymers".
  15. "Microplastics found in human blood for the first time", 26 March 2022.
  16. (2022) “Discovery and quantification of plastic particle pollution in human blood”, Environment International 1 (3), p. 117. doi:10.1016/0160-4120(78)90043-0. 
  17. Grossman, Elizabeth, "How Plastics from Your Clothes Can End up in Your Fish", 2015-01-15. Arkivigite je 2020-11-18 per la retarkivo Wayback Machine
  18. "How Long Does it Take Trash to Decompose", 4Ocean, 20-an de januaro 2017. Arkivigite je 2018-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
  19. Why food's plastic problem is bigger than we realise (angle). Alirita 2021-03-27 .
  20. Nex, Sally. (2021) How to garden the low carbon way: the steps you can take to help combat climate change, ‑a eldono. ISBN 978-0-7440-2928-4. OCLC 1241100709.
  21. "No mountain high enough: study finds plastic in 'clean' air", 21 December 2021.
  22. (2014) “The present and future of microplastic pollution in the marine environment”, Environmental Pollution 185, p. 352–364. doi:10.1016/j.envpol.2013.10.036. Bibkodo:2014EPoll.185..352I. 
  23. Plastic paint and the environment (Julio 2023). Alirita 5-a de aprilo 2025 .
  24. Howell et al. 2012; Cole et al. 2011, paĝoj 2589–2590
  25. Emsley 2011, paĝoj 135; 313; 141; 495; 626; 479; 630; 334; 495; 556; 424; 339; 169; 571; 252; 205; 286; 599
  26. (Aprilo 2022) “Inhalable microplastics prevails in air: Exploring the size detection limit”, Environ Int 162. doi:10.1016/j.envint.2022.107151. Bibkodo:2022EnInt.16207151X. 
  27. (Julio 2019) “Widespread distribution of PET and PC microplastics in dust in urban China and their estimated human exposure”, Environ Int 128, p. 116–124. doi:10.1016/j.envint.2019.04.024. Bibkodo:2019EnInt.128..116L. 
  28. (2022) “Microplastic: A particulate matter(PM) generated by deterioration of building materials”, Journal of Hazardous Materials 437. doi:10.1016/j.jhazmat.2022.129290. Bibkodo:2022JHzM..43729290Y. 
  29. (March 2020) “Assessment of microplastics in freshwater systems: A review”, Science of the Total Environment 707. doi:10.1016/j.scitotenv.2019.135578. Bibkodo:2020ScTEn.70735578L. 
  30. (5-a de januaro 2021) “Think Global, Act Local: Local Knowledge Is Critical to Inform Positive Change When It Comes to Microplastics”, Environmental Science & Technology (en) 55 (1), p. 4–6. doi:10.1021/acs.est.0c05746. Bibkodo:2021EnST...55....4R. 
  31. (1-a de februaro 2022) “Microplastics in agroecosystems-impacts on ecosystem functions and food chain”, Resources, Conservation and Recycling (en) 177. doi:10.1016/j.resconrec.2021.105961. Bibkodo:2022RCR...17705961O. 
  32. (2015) “Anthropogenic debris in seafood: Plastic debris and fibers from textiles in fish and bivalves sold for human consumption”, Scientific Reports 5 (1). doi:10.1038/srep14340. Bibkodo:2015NatSR...514340R. 
  33. (2022-12-31) “Microplastics in Fish and Fishery Products and Risks for Human Health: A Review”, International Journal of Environmental Research and Public Health 20 (1), p. 789. doi:10.3390/ijerph20010789. Bibkodo:2022IJERP..20..789A. 
  34. (2017) “Wear and Tear of Tyres: A Stealthy Source of Microplastics in the Environment”, International Journal of Environmental Research and Public Health 14 (10), p. 1265. doi:10.3390/ijerph14101265. Bibkodo:2017IJERP..14.1265K. 
  35. (2002) “The pollution of the marine environment by plastic debris: a review”, Marine Pollution Bulletin 44 (99), p. 842–852. doi:10.1016/S0025-326X(02)00220-5. Bibkodo:2002MarPB..44..842D. 
  36. Control of Plastic Wastes Aboard Naval Ships at Sea. ProceedingsoftheSecondInternational Conference on Marine Debris, 2–7 April 1989, Honolulu, Hawaii (1990). Arkivita el la originalo je 25-a de januaro 2017. Alirita 20-a de decembro 2018 .
  37. (2002) “The pollution of the marine environment by plastic debris: A review”, Marine Pollution Bulletin 44 (9), p. 842–852. doi:10.1016/S0025-326X(02)00220-5. Bibkodo:2002MarPB..44..842D. 
  38. (2009) “Transport and release of chemicals from plastics to the environment and to wildlife”, Philosophical Transactions of the Royal Society B: Biological Sciences 364 (1526), p. 2027–2045. doi:10.1098/rstb.2008.0284. 
  39. (2009) “Plastics, the environment and human health: Current consensus and future trends”, Philosophical Transactions of the Royal Society B: Biological Sciences 364 (1526), p. 2153–2166. doi:10.1098/rstb.2009.0053. 
  40. Sundt, Peter, and Schulze, Per-Erik: "Sources of microplastic-pollution to the marine environment", "Mepex for the Norwegian Environment Agency", 2015
  41. (2019) “Microplastics: an emerging threat to food security and human health”, Journal of Food Science and Technology 57 (5), p. 1601–8. doi:10.1007/s13197-019-04138-1. 
  42. (2009) “Proceedings of the International Research Workshop on the Occurrence, Effects, and Fate of Microplastic Marine Debris, September 9-11, 2008”, Technical Memorandum NOS-OR&R-30, p. 49. 
  43. (2019) A scientific perspective on microplastics in nature and society. Scientific Advice for Policy by European Academies. ISBN 978-3-9820301-0-4.
  44. (2023) “Plasticosis: Characterising macro- and microplastic-associated fibrosis in seabird tissues”, Journal of Hazardous Materials 443. doi:10.1016/j.jhazmat.2023.131293. 
  45. Grossman, Elizabeth: "How Microplastics from Your Fleece Could End up on Your Plate", "Civil Eats", 15-a de januaro 2015
  46. (March 2022) “A review of microplastic emission from textile materials and its reduction techniques”, Polymer Degradation and Stability 199. doi:10.1016/j.polymdegradstab.2022.109901. 
    • Akpan, Nsikan (8-a de julio 2014). "Microplastics lodge in crab gills and guts". Science News. Archived from the original on 2-a de aprilo 2015. Retrieved 15-a de marto 2015. {{cite magazine}}: Check date values in: |access-date=, |date=, and |archive-date= (help)
  47. (2004) “Lost at Sea: Where is All the Plastic?”, Science 304 (5672), p. 838. doi:10.1126/science.1094559. 
  48. (3-a de aŭgusto 2021) “Fish Ingest Microplastics Unintentionally”, Environmental Science & Technology 55 (15), p. 10471–10479. doi:10.1021/acs.est.1c01753. Bibkodo:2021EnST...5510471L. 
  49. "Surprise Finding Heightens Concern Over Tiny Bits Of Plastic Polluting Our Oceans", Huffpost, 23-a de marĉo 2015.
  50. (Marto 2015) “Chitin Is Endogenously Produced in Vertebrates”, Current Biology 25 (7), p. 897–900. doi:10.1016/j.cub.2015.01.058. Bibkodo:2015CBio...25..897T. 
  51. Europa Press. 2026. "Se encuentran microplásticos en un tercio de los peces estudiados en las costas de islas remotas del Pacífico". La Nación. [1]
  52. 53,0 53,1 (novembro 2018) “Nanoplastics impaired oyster free living stages, gametes and embryos”, Environmental Pollution 242 (Pt B), p. 1226–1235. doi:10.1016/j.envpol.2018.08.020. 52030350. 
  53. (2018) “Effects of microplastics and mercury in the freshwater bivalve Corbicula fluminea (Müller, 1774): Filtration rate, biochemical biomarkers and mercury bioconcentration”, Ecotoxicology and Environmental Safety 164, p. 155–63. doi:10.1016/j.ecoenv.2018.07.062. 
  54. 55,0 55,1 (marto 2020) “Immunotoxicity of microplastics and two persistent organic pollutants alone or in combination to a bivalve species”, Environmental Pollution 258, p. 113845. doi:10.1016/j.envpol.2019.113845. 209501817. 
  55. 56,0 56,1 (2020) “Immunotoxicity of petroleum hydrocarbons and microplastics alone or in combination to a bivalve species: Synergic impacts and potential toxication mechanisms”, Science of the Total Environment 728, p. 138852. doi:10.1016/j.scitotenv.2020.138852. Bibkodo:2020ScTEn.728m8852S. 
  56. 57,0 57,1 57,2 (October 2020) “Immunotoxicity and neurotoxicity of bisphenol A and microplastics alone or in combination to a bivalve species, Tegillarca granosa”, Environmental Pollution 265 (Pt A), p. 115115. doi:10.1016/j.envpol.2020.115115. 221166666. 
  57. (2020) “High density polyethylene (HDPE) microplastics impair development and swimming activity of Pacific oyster D-larvae, Crassostrea gigas, depending on particle size”, Environmental Pollution 260, p. 113978. doi:10.1016/j.envpol.2020.113978. 
  58. (2013) “Accumulation of plastic-derived chemicals in tissues of seabirds ingesting marine plastics”, Marine Pollution Bulletin 69 (1–2), p. 219–222. doi:10.1016/j.marpolbul.2012.12.010. Bibkodo:2013MarPB..69..219T. 
  59. (2015) “Microplastic ingestion by scleractinian corals”, Marine Biology 162 (3), p. 725–732. doi:10.1007/s00227-015-2619-7. Bibkodo:2015MarBi.162..725H. 
  60. Microplastics found in coral skeletons (20-a de septembro 2024). Alirita 5-a de aprilo 2025 .
  61. (Oktobro 2019) “Long-term aquaria study suggests species-specific responses of two cold-water corals to macro-and microplastics exposure”, Environmental Pollution 253, p. 322–329. doi:10.1016/j.envpol.2019.07.024. Bibkodo:2019EPoll.253..322M. 
  62. (December 2024) “Possible sink of missing ocean plastic: Accumulation patterns in reef-building corals in the Gulf of Thailand”, Science of the Total Environment 954. doi:10.1016/j.scitotenv.2024.176210. Bibkodo:2024ScTEn.95476210J.