Mikroplato
Mikroplato en la geologio kaj platotektoniko nomiĝas malgranda plato de la terkrusto. Ĝi povas
- ĝis hodiaŭ ekzisti kiel tia kaj esti en recenta moviĝo (ekzemple la Adriatika plato aŭ partoj de Anatolio
- aŭ kiel fosilia mikroplato esti ŝoviĝinta al pli granda plato aŭ sub ĝin - ekzemple en la epoko de karbonio la mikrokontinento Armoriko (Bretonio, Anglio) aŭ Peruniko (Bohema maso).
En la unua kazo iliaj randoj plejparte estas en danĝero de tertremo, sed en la dua kazo ne. Ofte fosiliaj mikroplatoj hodiaŭ havas la formon de restmontaro.