Miksaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kemie, miksaĵo estas kunmetaĵo el pluraj substancoj en kiu la substancoj konservas siajn identecojn, tio estas, ne okazas kemia reakcio inter la komponantoj.

Ĉiuj miksaĵoj havas varieblan enhavon (la komponantoj povas esti miksitaj laŭ iu ajn proporcio), kaj oni povas reakiri la komponantojn sendifekte el la miksaĵo per fizikaj metodoj.

Ekzistas du tipoj de miksaĵoj: heterogenaj kaj homogenaj. La nombro da fazoj en miksaĵo decidas ĝian kategorion. Se miksaĵo enhavas nur unu fazon, ĝi estas homogena. Se du aŭ pli da fazoj ekzistas en miksaĵo, ĝi estas klasita kiel heterogena.

Tiel, heterogena signifas konsistanta el, aŭ implicanta partojn kiuj estas malsamaj aŭ sen interrilato, dum homogena signifas unuforma laŭ strukturo aŭ enhavo.

Heterogenaj Miksaĵoj[redakti | redakti fonton]

La fazoj en heterogena miksaĵo havas klarajn limojn kaj oni kutime observas ilin facile. Viando-kaj-legoma supo kompreneble estas heterogena miksaĵo enhavanta plurajn identigeblajn komponantojn. Betono ankaŭ estas ekzemplo. Kiam ni determinas la nombron de la fazoj en heterogena miksaĵo, ĉiujn porciojn de la sama fazo oni kalkulas kiel unu fazon. Ekzemple, oleo-vinagra kondimento konsistas el du fazoj (oleo kaj vinagro)senkonsidere ĉu la miksaĵo estas vigle agitita, formante multnombrajn miksitajn gutetojn, aŭ ĉu al ĝi estas permesite kunkolektiĝi donante du tavolojn. La fazoj en heterogena miksaĵo povas esti aŭ ne esti en sama fizika stato. Roka grundo konsistas el diversaj fazoj, kiuj ĉiuj estas en solida stato. Miksaĵo de sablo kaj akvo enhavas du fazojn en malsamaj statoj (solida kaj likva). La kvanto de la donita komponanto povas varii, kaj kutime ja varias en heterogena miksaĵo. Ekzemple, oni anticipas ke la kvanto da legomoj en supo varias iomete de unu supo al alia. Ĉi tiu manko de konstanta konsisto estas unu el la karakterizaĵoj de iu ajn miksaĵo. Ĉar ne ekzistas limoj pri la konsisto, eblas senlima nombro da heterogenaj miksaĵoj. Ankaŭ ne ekzistas limoj pri la nombroj de la substancoj en tiaj miksaĵoj, krom tio, ke devas esti minimume du.

En multaj kazoj, la diferencoj en ecoj inter la diversaj fazoj de heterogena miksaĵo ebligas facile apartigi komponantojn per fizikaj metodoj. Ekzemple, en sablo-akva miksaĵo, oni povas forvaporigi la akvon, postlasante la sablon. Teorie, fizika apartigo estas ebla por ĉiuj heterogenaj miksaĵoj. Praktike, tio estas ofte tre malfacila aŭ preskaŭ neebla. Ekzemplo estas la apartigo de firmiĝinta betono en sablon, gruzon, kaj cementon.

Homogenaj Miksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Homogenaj miksaĵoj, kontraste al heterogenaj, havas unuforman konsiston kaj aspekton ĉiuparte. Laŭdifine, nur unu fazo povas ĉeesti. Do, la miksaĵo devas elmontri nur unu aron da proprecoj -- karakterizan por la unuobla fazo. Se ni provus iun ajn porcion de homogena miksaĵo, ni trovus ke ĝi havas la samajn ecojn kiel iu ajn alia porcio. Ekzemple, kulerpleno da suker-akvo prenita el surfaco de homogena suker-akva miksaĵo estas samdolĉa kiel tiu prenita el la fundo. Malgraŭ la unuforma aspekto, tamen, homogenaj miksaĵoj similas al heterogenaj en tio, ke ili povas esti apartigitaj en komponajn substancojn per fizikaj metodoj kaj ke iliaj enhavoj povas varii.

Ĉiuj komponantoj en homogena miksaĵo devas esti samstataj; alie, heterogeneco rezultas. Oftas homogenaj miksaĵoj de ĉiuj tri statoj. La aero estas homogena miksaĵo de gasoj, kaj motoroleo kaj benzino estas mult-komponaj homogenaj miksaĵoj de likvaj petroloj. Multaj metalaj alojoj, ekzemple 14-karata oro (alojo de kupro kaj oro), estas ekzemploj de solidaj homogenaj miksaĵoj. Likvajn homogenajn miksaĵojn oni nomas solvaĵoj.

Necesas kompleta intermiksado de komponantoj en homogena miksaĵo por ke ekzistu unusola fazo. Kelkfoje, ĉi tio okazas preskaŭ tuje dum preparado de la miksaĵo, ekzemple aldono de alkoholo al akvo. Alie, necesas plilongigita daŭro da miksado aŭ kirlado. Ekzemple, malmola suker-kubo aldonita al glaso de akvo ne tuj formas homogenan solvaĵon. Nur post kiam la sukero tute solviĝis, estas la miksaĵo homogena. Glaci-kubo flosanta sur akvo estas ekzemplo. Ĉi tiu miksaĵo estas heterogena, ĉar la glacia fazo havas proprecojn (kiel dureco) diference de tiuj de likva akvo.