Miksaj atlantikaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La miksaj atlantikaj arbaroj estas ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi etendiĝas laŭlonge de la okcident-eŭropa marbordo de Atlantika Oceano. La Eŭropa Vivmedia Agentejo subdividis la WWF-ekoregionon en du EVA-unuojn. La limo inter la suda kaj la norda EVA-regiono situas pli-malpli apud la nordo de Belgujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Biome la ekoregiono apartenas al la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Ĝi okupas 399 100 kvadratajn kilometrojn, aŭ la okcidentan duonon de la duoninsulo de Jutlando en Danujo, la nordorienton de Germanujo, la preskaŭan tutaĵon de Nederlando, la nordon kaj la okcidenton de Belgujo kaj de Francujo, kaj la britajn Manikinsulojn.

La regiono karakteriziĝas de marbordaj ebenaĵoj; la solaj pli malpli gravaj altaĵoj troviĝas en Bretonujo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Arbaro de Hooghalen (Drenthe, Nederlando), dum la aŭtuno.

Estas eble trovi diversajn miksajn kverkarojn en la ekoregiono, superregatajn de roburo (Quercus robur), penda betulo (Betula pendula) kaj eŭropa fago (Fagus sylvatica). Loke, apud la marborda linio, troviĝas dunoj kun halofitoj kaj ulekso (Ulex gallii), kiuj rezistas lokajn cirkonstancojn pri vento kaj saleca mara influo. Plurfoje, pro troekspluatado, erikejoj kun erikacoj ( kaluno, eriko ) kaj ulekso estas anstataŭintaj la naturajn arbarojn. Pli sude, diversaj kverkoj aperas, inkluzive petra kverko (Q. petraea) kaj lanuga kverko (Q. pubescens), sed multaj forstoj estas plantitaj kun arbara pino (Pinus silvestris) kaj pli sude kun pinastro (Pinus pinaster), precipe sur malriĉaj sablaj grundoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Fagaro apud Bruselo, Belgujo.

La birda diverseco estas eksterordinare alta. La nura Nederlando nombras pli ol kvarcent kvardek speciojn de birdoj, inkluzive de la endanĝerigitan hortulanon (Emberiza hortulana), marĉanason (Anas querquedula), komunan galinagon (Gallinago gallinago), marbordan pluvion (Charadrius alexandrinus), grenemberizon (Miliaria calandra), kaj makulan porzanon (Porzana porzana). Aliaj notindaj birdospecioj en la ekoregiono estas eŭrazia koltordulo (Jynx torquilla), ruĝdorsa lanio (Lanius collurio), tetro (Lyrurus tetrix), kangrilbirdo (Locustella luscinioides), kaj turda kanbirdo (Acrocephalus arundinaceus) [1].

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

Stato de naturprotekto[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas endanĝerigita. La precipa parto de la origina vegetaĵaro estas malaperinta kaŭze de homa agado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj Italujo
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj Belgujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (Portugalujo)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Rumanujo, Serbujo (Kosovo), Turkujo
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj Danujo, Germanujo, Polujo, Svedujo
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj Portugalujo, Hispanujo
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj Azerbajĝano, Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj Armenujo, Azerbajĝano, Kartvelujo, Rusujo, Turkujo
PA0409 Keltaj foliarbaroj Irlando, Britujo
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj Turkujo
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj Aŭstrujo, Belarusujo, Ĉeĥujo, Germanujo, Litovujo, Moldava Respubliko, Polujo
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj Nord-Koreujo, Sud-Koreujo
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo Ukrainujo, Rusujo
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Italujo, Montenegro, Serbujo, Slovenujo
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj Britujo
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido Bulgarujo, Kartvelujo, Turkujo
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj Italujo
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Andoro, Francujo, Hispanujo
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj Belorusujo, Estonujo, Norvegujo, Latvujo, Rusujo, Suomujo, Svedujo
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj Sud-Koreujo
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj Japanujo
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj Japanujo
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj Rusujo
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Francujo, Germanujo, Svisujo
PA0446 Zagros-montara arbarstepo Irako, Irano, Turkujo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wheatley, 2000

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Roisin, Paul 1969 : Le domaine phytogéographique atlantique d'Europe, Les Presses Agronomiques de Gembloux, A.S.B.L., Éditions J.Duculot, Gembloux, 262 pp.
  • angle Wheatley, N. 2000 : Where to watch birds in Europe and Russia. Princeton University Press, Princeton, New Jersey.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]