Miksita familio
Miksfamilio estas termino uzata por priskribi familion en kiu unu aŭ ambaŭ geedzoj havas infanojn el antaŭa rilato, kiuj ne estas la biologiaj infanoj de la alia geedzo. La ne-biologia gepatro estas nomata "duonpatr(in)o (aŭ vicpatr(in)o)", kaj la infanoj estas nomataj "vicfil(in)o, kaj vicfrat(in)o".
Aŭtoroj de modernaj libroj pri sociologio uzas pli larĝan koncepton - familion, en kiu almenaŭ unu el la gepatroj jam havis infanojn antaŭ ol eniri en tiun ĉi geedziĝon, kaj tiuj ĉi infanoj povas vivi en tiu ĉi aŭ alia familio. Infanoj en tia familio povas vivi konstante kun unu el siaj biologiaj gepatroj kaj viziti la alian biologian gepatron, aŭ ili povas vivi alterne kun ĉiu el la gepatroj.
Temas pri familio formita kiel rezulto de la geedziĝo de vidvigita aŭ divorcita gepatro. Ĝi konsistas el unu gepatro, liaj aŭ ŝiaj naturaj infanoj, la nova edzino/edzo, kaj eble la propraj infanoj de la nova edzino/edzo.
Alprenante larĝan difinon de familio, la termino ankaŭ povas esti aplikita al kunvivantaj paroj, ĉar la ĉefa kriterio estas havi infanojn, kiujn ili ne dividas
Emociaj rilatoj en miksita familio tendencas esti malfacilaj kaj postulemaj kiam la duonpatrino estas stereotipa kiel "malbona" kaj malama al siaj vicinfanoj, kio estas reprezentita, interalie, en la fabeloj Neĝblankulino, Cindrulino, Haĉjo kaj Grenjo, kaj aliaj. [1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Hard Facts of the Grimms' Fairy Tales, p. 141.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- duongefrato
- cindrulina efiko