Miksitaj teamoj en la Somera Olimpiko 1900

El Vikipedio, la libera enciklopedio
miksitaj teamoj en la Olimpikoj

Flago de miksitaj teamoj
IOK-kodo  ZZX
NOK miksitaj teamoj
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904
vdr
François Brandt, Roelof Klein kaj la nekonata franca knabo, kiun ili petis helpi

La tri plej fruaj olimpikoj permesis al individuoj en teamo esti de malsamaj nacioj. La Internacia Olimpika Komitato (IOC) nun grupigas iliajn rezultojn de la somera Olimpiko 1896 en Ateno, la somera Olimpiko 1900 en Parizo kaj la somera Olimpiko 1904 en Sankta Luiso kune sub la miksteama nomo (IOC-kodo ZZX).

La miksitaj teamoj en 1900 sume atingis ekzakte 19 medalojn: Temas pri ok oraj, kvin arĝentaj kaj ses bronzaj medaloj.

Ekzemploj por tiaj teamoj estas la dupersonaj remboatoj de tiuj ĉi olimpiko, ekzemple la nederlandaj remistoj François Brandt kaj Roelof Klein. Ili estis parto de la nederlanda ok-opa remista teamo, kiu sur la rivero Seine inter Courbevoie kaj Asnières-sur-Seine gajnis bronzan medalon kun Hermanus Brockmann, sportisto plenkreska, sed relative malpeza, kiel la stiristo. En la konkurso de du remistoj kaj aldona stiristo, la nomoj de la stiristoj por ses el la sep partoprenintaj skipoj ne estas konataj - tio nekutimas por modernaj olimpikoj, kiuj kutime estas tre bone dokumentitaj: La plej granda parto de tiuj nekonataj stiristoj estis junaj francaj knaboj pezantaj proksimume 25 kilogramojn, kiujn la skipoj dungis al sia avantaĝo. Brockmann ankaŭ en la konkurso de du remistoj kaj aldona stiristo devis stiri la nederlanda boaton de Roelof Klein kaj François Brandt. La paro rimarkis, ke la 60 kg pezo de Brockmann metas ilin en malavantaĝon; ili anstataŭigis lin kun loka knabo de 33 kg kaj venkis en la finalo mallarĝe batante la francan teamon. Tamen poste la olimpikaj kronikistoj decidis, ke pro la knabo (maksimume 10-jaraĝa) la du-opa boato ne estis nederlanda sed internacia, kaj tiu ora medalo laŭ la reguloj pri internaciaj sportaj teamoj en olimpikoj ne kalkuliĝas en la nederlandaj statistikoj.

poloo en la olimpiko
rugbeo en la olimpiko 1900
la ŝnurtira lukto en la olimpiko 1900
akvopilko en la olimpiko 1900

Medalistoj[redakti | redakti fonton]

Medalo Name Sport Event
 Oro Charles Bennett (GBR)
John Rimmer (GBR)
Sidney Robinson (GBR)
Stan Rowley (AUS)
Alfred Tysoe (GBR)
atletiko vira 5000-metra team-konkurso
 Oro Denis St. George Daly (GBR)
Foxhall Parker Keene (USA)
Frank Mackey (USA)
Alfred Rawlinson (GBR)
John Beresford (GBR)
poloo
 Oro François Brandt (NED)
Hermanus Brockmann (NED)
Roelof Klein (NED)
nekonata franca knabo
remado duope kun stiristo (vidu la supran bildon)
 Oro

A. Albert (FRA),
Jean Collas (FRA),
Charles Gondouin (FRA),
Wladimir Aïtoff (FRA),
Léon Binoche (FRA),
Jean-Guy Gauthier (FRA),
Auguste Giroux (FRA),
Constantin Henriquez (HAI),
Jean Hervé (FRA),
Victor Larchandet (FRA),
Hubert Lefèbvre (FRA),
Joseph Olivier (FRA),
Alexandre Pharamond (FRA),
Frantz Reichel (FRA),
André Rischmann (FRA),
André Roosevelt (USA),
Emile Sarrade (FRA)

rugbeo
 Oro Frédéric Blanchy (FRA)
E. William Exshaw (GBR)
Jacques Le Lavasseur (FRA)
velado velŝipoj de 2 ĝis 3 tunoj
 Oro Edgar Aabye (DEN)
August Nilsson (SWE)
Eugen Schmidt (DEN)
Gustaf Söderström (SWE)
Karl Staaf (SWE)
Charles Winckler (DEN)
ŝnurtira lukto
 Oro

Thomas Coe (GBR)
Robert Crawshaw (GBR)
William Henry (GBR)
John Arthur Jarvis (GBR)
Peter Kemp (GBR)
Victor Lindberg (NZL)
Frederick Stapleton (GBR)

akvopilko
 Arĝento

William Anderson (GBR)
William Attrill (FRA)
John Braid (GBR)
W. Browning (GBR)
Robert Horne (GBR)
Timothée Jordan (GBR)
Arthur MacEvoy (GBR)
Douglas Robinson (GBR)
H. F. Roques (FRA)
A. J. Schneidau (GBR)
Henry Terry (GBR)
Philip Tomalin (FRA)

kriketo
 Arĝento Walter McCreery (USA)
Frederick Freake (GBR)
Walter Buckmaster (GBR)
Jean de Madre (FRA)
poloo
 Arĝento Max Décugis (FRA)
Basil Spalding de Garmendia (USA)
teniso viraj duopoj
 Arĝento Yvonne Prévost (FRA)
Harold Mahony (GBR)
teniso paroj
 Arĝento

Raymond Basset (FRA)
Jean Collas (FRA)
Charles Gondouin (FRA)
flagIOCathlete|Joseph Roffo|FRA)
Émile Sarrade (FRA)
Francisco Henríquez de Zubiría (COL)

ŝnurtira lukto
 Bronzo

Albert Delbecque (BEL)
Hendrik van Heuckelum (NED)
Raul Kelecom (BEL)
Marcel Leboutte (BEL)
Lucien Londot (BEL)
Ernest Moreau de Melen (BEL)
Eugène Neefs (BEL)
Gustave Pelgrims (BEL)
Alphonse Renier (BEL)
Hilaire Spanoghe (BEL)
Eric Thornton (GBR)

futbalo
 Bronzo Frederick Agnew Gill (GBR)
Robert Fournier-Sarlovèze (FRA)
Edouard Alphonse de Rothschild (FRA)
Maurice Raoul-Duval (FRA)
poloo
 Bronzo

Eustaquio de Escandón (MEX),
Manuel de Escandón (MEX),
Pablo de Escandón (MEX),
Guillermo Hayden Wright (USA)

poloo
 Bronzo Marion Jones (USA)
Laurence Doherty (GBR)
teniso paroj
 Bronzo Hedwig Rosenbaum (BOH)
Archibald Warden (GBR)
teniso paroj

 Bronzo

Bill Burgess (GBR)
Jules Clévenot / Devenot (FRA)
Alphonse Decuyper (FRA)
Louis Laufray (FRA)
Henri Peslier (FRA)
Paul Vasseur (FRA)
Auguste Pesloy (FRA)

akvopilko