Miŝteka Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miksteka Montaro)
Miŝteka Montaro, proksime de Verda Monto, en la subŝtato Oaĥako.

Miŝteka Montaro, konata ankaŭ kiel Miŝteka Ŝildo aŭ en la hispana origine Sierra Mixteca, estas montara zono situa inter la subŝtatoj de Pŭeblo kaj Oaĥako, en la sudoriento de Meksiko. Ĝi konatas ankaŭ kiel Zempoaltepetl (la dudek montoj, en la naŭatla), kio estas ankaŭ la nomo de ties plej alta montopinto, situa en nordoriente de Oaĥako. Temas pri unu el la geologiaj regionoj plej antikvaj en la meksika teritorio.

En ĝi koincidas Orienta Patrinmontaro, Novvulkana Montaro kaj Suda Patrinmontaro. Dum la formiĝo de la unua kaj la lasta menciataj de tiuj montaroj, la Miŝteka Montaro suferis grandan erozion kaj formiĝis multaj faŭltoj ege markataj, kiuj ŝanĝis la fluejojn de la altaj partoj de la riveroj Balsaso, Lermao kaj Papaloapano.